Songpyeon zu Chuseok / Songpyeon je Chuseok

Heute ist mal wieder Chuseok. Drei Jahre sind nun schon vergangen, seitdem wir hier das erste Mal über dieses Fest berichtet haben. Es hat sich wenig geändert: wir sind wieder mit drei freien Tagen gesegnet (in diesem Jahr sogar im Anschluss an das Wochenende), wie in jedem Jahr gab es auch wieder ein Hoffest für uns Ausländer hier, immer noch herrscht außerhalb von Seoul das reine Verkehrschaos, immer noch liegt fast das gesamte öffentliche Leben an diesen Tagen lahm. Bertil hat mittlerweile den Ausdruck “Zuschock” geprägt, weil wirklich schockierend viele Geschäfte und Restaurants geschlossen haben. Man ist das gar nicht so gewohnt in Korea.

Hodiaŭ denove estas Chuseok. Pasis jam tri jaroj de kiam ni ĉi tie la unuan fojon rakontis pri tiu festo. Malmulto ŝanĝiĝis: ni ĝojas pri tri liberaj tagoj (ĉi-jare ili eĉ daŭrigas la semajnfinon), same kiel ĉiujare estis denove korta festo por ni ĉi-tieaj eksterlandanoj, ankoraŭ regas ekster Seulo pura trafika kaoso, ankoraŭ preskaŭ la tuta publika vivo estas paralizita en tiu tago. Bertilo intertempe kreis la esprimon “Zuschock” (“fermoŝoko”), ĉar vere ŝoke multaj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj. Je tio oni tute ne estas alkutimiĝinta en Koreujo.

Meine Studentinnen (aber auch Studenten) haben mir auf die Frage nach ihren Plänen für die freien Tage meistens erzählt, dass sie zu Hause bei der Essenzubereitung mithelfen müssen. Gutes Essen ist wichtig zu Chuseok, es gibt auch immer viele Ess-Geschenke: Obst, Kekse, Reiskuchen. Besonders Reiskuchen sind wichtig. Was in Deutschland zu Weihnachten Stolle und Lebkuchen sind, sind die songpyeon hier zu Chuseok.

Al mia demando pri iliaj planoj por la liberaj tagoj, miaj studentinoj (kaj ankaŭ studentoj) plejparte rakontis, ke ili devas hejme kunhelpi pri la preparado de manĝaĵoj. Bona manĝado estas grava dum Chuseok, oni ankaŭ ofte donacas manĝaĵojn: fruktojn, biskvitojn, rizkuketojn. Gravas precipe rizkuketoj. Al la kristinfanaj kukoj kaj spicokukoj je Kristnasko en Germanujo, respondas ĉi tie songpyeon je la festo Chuseok.

Songpyeon bedeutet laut Wörterbuch “auf Kiefernnadeln gedämpfter Reiskuchen”. Gefüllt sind diese Reiskuchen mit einer Sesam-Zucker-Mischung oder mit einer Paste aus Reismehl oder roten Bohnen. Dass sie heutzutage noch auf Kiefernnadeln gedämpft werden, glaube ich nicht, ich habe aber mal gehört, dass sie mit Kiefernnadeln gelagert werden und so besser haltbar sind. Kurioserweise wurden sie von unserem Reiskuchengeschäft vor ein paar Tagen ohne, heute aber mit Kiefernnadeln verkauft. Ich vermute, das gehört einfach zum guten Chuseok-Image.

Songpyeon signifas laŭ la vortaro “rizkuketoj vaporkuiritaj sur pinopingloj”. Tiuj rizkuketoj estas plenigitaj per sezama kaj sukera miksaĵo aŭ per pasto, kiu konsistas el rizofaruno aŭ ruĝaj faboj. Ke ili nuntempe ankoraŭ estas vaporkuritaj sur pinopingloj, tion mi ne kredas, sed mi iam aŭdis, ke oni ilin konservas kun pinopingloj, ĉar tiel ili pli bone teniĝas. Kuriozaĵo estas, ke en nia rizkuketa vendejo ili estis antaŭ kelkaj tagoj vendataj sen pinopingloj, sed hodiaŭ tamen kun tiaj. Mi supozas, ke tio simple apartenas al la bona bildo de Chuseok.

Interessant ist außerdem eine andere Entwicklung: schon lange kenne ich songpyeon nur in grün und weiß. Weiß ist das einfache Reismehl, im grünen Reismehl ist Beifuß mit drin. In diesem Jahr sind sie ein wenig bunter: weiß, grün, gelb, violett, rosa. Die Füllungen sind meinem Geschmack nach auch delikater, ich kann mich erinnern, dass ich früher nur die mit Sesam mochte, rote Bohnenpaste fand und finde ich immer noch schrecklich. Die Reismehlpaste, die jetzt drin ist, ist jedenfalls gut. Zum Reinbeißen!

Krome alia evoluo estas interesa: delonge mi konas nur verdajn kaj blankajn songpyeon-kuketojn. Simpla rizofaruno estas blanka, en la verda speco artemizio estas aldonita. Ĉi-jare ili estas iomete pli buntaj: blankaj, verdaj, flavaj, violkoloraj, rozkoloraj. La plenigaĵoj estas laŭ mia gusto pli delikataj, mi povas memori, ke antaŭe al mi plaĉis nur la sezamaj, ruĝan fabopaston mi trovis kaj plu trovas terura. La rizofaruna pasto, kiu nuntempe enestas, ĉiuokaze estas bona. Por ekmanĝi!