Saisonbedingter Pflanzenschmuck / Laŭsezona planta ornamaĵo

Jetzt, wo der Frühling kommt, sind die Rabatten und Blumentöpfe auf den Seouler Straßen meist mit Stiefmütterchen bepflanzt und sehen zum Beispiel so aus:

Nun, kiam venas la printempo, la florbedoj kaj florpotoj sur la Seulaj stratoj estas priplantitaj plejparte per trikoloretoj, kaj aspektas ekzemple jene:

Diese Rabatten und Blumentöpfe sind aber im Unterschied zu den Städten, die ich sonst so kenne, in der kalten Jahreszeit keineswegs leer! Mich hat immer schon sehr fasziniert, dass dort dann verschiedenfarbiger Kohl gepflanzt wird:

Tiuj florbedoj kaj florpotoj, estas, kontraste al tiuj en la urboj, kiujn mi konas, en la malvarma sezono absolute ne malplenaj! Ĉiam tre fascinis min, ke oni tiam plantas diverskolorajn brasikojn tie:

brasikofloroj2.png

Ich habe keine Ahnung, was für ein Kohl das ist. Wahrscheinlich eine Art Zierkohl, oder?

Mi tute ne scias, kiaspeca brasiko tio estas. Verŝajne temas pri speco de senkapa brasiko, ĉu?


4 pensoj pri “Saisonbedingter Pflanzenschmuck / Laŭsezona planta ornamaĵo”

  1. Jes, certe kultiva formo de senkapa brasiko [Brassica oleracea var.acephala]. Ankaŭ en Japanio ili ofte ornamas vintrajn ĝardenojn.

  2. Tio estas kutima ankaŭ en Vaŝingtono, mi vidas tiajn brasikojn sufiĉe ofte dum vintro. Oni tamen ne ĉiam uzas plantojn kiuj tiel bone eltenas la malvarmon; oni metas plantojn (kiuj estas nur mez-rezistemaj) en la bedojn, kaj post kiam ili mortas, eltiras ilin kaj enmetas aliajn. Ŝajnas al mi iom malŝpare, precipe kiam la plantoj ankoraŭ vivas kiam oni eltiras kaj forĵetas ilin, sed tiel okazas (almenaŭ kelk-loke).

  3. Bone, ke vi lernigas al mi mian gepatran lingvon. Mi neniam antaue audis “Rabatte” (krom en la senco de “rabatoj”).

Komentado estas fermita.