Spaziergang im Schnee / Promeno en la neĝo

Der Winter hier ist bisher viel weniger kalt als wir befürchtet hatten. Und geschneit hat es überhaupt erst zweimal. Mitte Dezember, an einem Sonntagmorgen, lag dicker Schnee und wir haben einen schönen Sonntagvormittagsspaziergang zum Bonghwasan, unserem Naherholungspark gemacht. Viel gibt es darüber nicht zu erzählen, sondern eher zu zeigen:

La vintro ĉi tie ĝis nun estis multe malpli malvarma ol ni antaŭe timis. Kaj entute neĝis nur du fojojn. Meze de Decembro, en dimanĉa mateno, kuŝis sur la grundo dika neĝotavolo, kaj ni faris en dimanĉa antaŭtagmezo belan promenon al Bonghwasan, nia najbaraĵa refreŝigoparko. Pri tio ne estas multo por rakonti, sed ja por montri:

Dick lag der Schnee am Morgen

Matene la neĝotavolo estis dika

Warm anziehen heißt die Devise…

Vesti sin varme, jen la devizo…

…offenbar auch für Hunde.

…evidente ankaŭ por hundoj.

Auch im Schnee wurden die Sportgeräte genutzt

Ankaŭ en neĝo la sportiloj estis uzataj.

“Wenn Sie hier einen Schleichweg gehen, mögen das die Wildvögel gar nicht.”

“Se ĉi tie vi faras mallongan vojon, tion tute ne ŝatos la sovaĝaj birdoj.”

Nicht sehr verlockend bei dem Wetter: der Barfußweg

Ne tre alloga ĉe tia vetero: la nudpieda vojo

Schneefamilie

Neĝfamilio

Von oben: Ausblick auf Seoul

De supre: Panoramo de Seulo


Jen, penso pri “Spaziergang im Schnee / Promeno en la neĝo”

  1. Estas mirinde ke mi vidis vian blogon, kiu igis min restadi dum longa tempo.
    Mi volas scii, kiom longe vi logxos en Koreio, cxar mi estas Koreo.
    Se vi havus liberan tempon, cxu vi bv. renkonti min kaj amikojn. Mi estas membro de Paca Solidareco de Esperanto.
    Ni kunsidas kaj studas Esperanton cxiu semajne jxaude cxe proksima loko de Hongde univ.
    Kaj havas hejmpagxon (jxus lancxita http://solidareco.ohpy.com), sendas ret-gazeton ” La Solidareco” (http://solidareco.cafe24.com), kiun ni kuragxe eldonita gxis nun por sciigi nian agon laux siaj jugxoj kaj solidarigi kun alilandaj pacamantoj. Manke da alilandaj esperantistoj amikoj preskaux neniam renkontis ilin krom mi, por la nova sento kaj senrutina flanko, ni necesas auxdi ke vi multe havas sperton kaj rakonton en esperantio.

    Mi atendas reagon via.

Komentado estas fermita.