Literumiloj

Antaŭ nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo Fajrovulpo (“Firefox”), kiu vi jam uzas, ĉu ne? Ĉu ne? Unu el la novaĵoj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas ankaŭ Esperanta vortaro por tiu literumilo. Ĝi estas facile instalebla, kaj tuj aŭtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu paĝo la vortaro ial nomiĝas “eo-eo” anstataŭ “Esperanto”, se oni ne jam korektis tiun strangaĵon.)

Fakte ĝi nun helpegas min, kiam mi verkas tiun ĉi afiŝon!

Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi aŭ malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Ĉio estas sufiĉe memklariga, kaj vere tre bone funkcias … se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. Sed tion vi jam faras, ĉu ne? Ĉu ne? H-skribon aŭ X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.

Cetere la efektiva vortlisto estas tiu sama, kiun oni jam povas uzi en la bonega kaj senkosta dokumentoprogramo OpenOffice.org. Ankaŭ tie literumkontrolado de Esperanto funkcias tre bone, sed bedaŭrinde estas ne tute facile instali la Esperantan vortaron. Espereble mi iam trovos tempon por verki klarigojn pri tio. En mia programo temas pri la menuero “File->Wizards->Install new dictionaries...” ("Dosiero->Asistanto->Instali novajn vortarojn...). Provu tion.

Eĉ pli cetere, laŭ freŝa onidiro la aperonta versio 2.1 de OpenOffice.org haveblos ankaŭ kun tute Esperanta interfaco.

2 pensoj pri “Literumiloj”

  1. La Esperantaj literumiloj de OpenOffice kaj Fajrovulpo estas ja tre utilaj.

    Mi ankaŭ freŝdate malkovris, kiel uzi la literumilon de la tekstoredaktilo ‘vim-7.0’ en Esperanto. Ĝi uzas la saman vortliston ol OpenOffice. ‘Vim’ emfazas misliterumojn, proponas korektojn, ktp. Ĉar mi jam legis ie en via retpaĝaro, ke ankaŭ vi estas uzanto de la tekstoredaktilo ‘vim’, eble vi ŝatos ĝian novan literumilon.

    Mi iomete priskribis, kiel agordi ‘vim-7.0’ por uzi la literumilon Esperantlingve: http://dominiko.livejournal.com/12445.html

Komentado estas fermita.