4 pensoj pri “Elŝutu WordPress-on en Esperanto”

  1. Iom hezite mi demandas al vi, kiamaniere oni povas promocii la esperantan version(ver. 2.0.5) al ver. 2.1? Aŭ kiamaniere oni povas esperantigi la plej novan version de WordPress?

  2. Vastalto skribis:

    Iom hezite mi demandas al vi, kiamaniere oni povas promocii la esperantan version(ver. 2.0.5) al ver. 2.1? Aŭ kiamaniere oni povas esperantigi la plej novan version de WordPress?

    Por ĝisdatigi oni principe faru tiel, kiel estas klarigite en la dosiero “readme.html”, kiu estas parto de la Esperantigita WordPress 2.0.5. Sonas facile…

    Bedaŭrinde aldone necesas zorgi, ke ne detruiĝu la dosieroj de la malnova stilo (en “wp-content/themes/[nomo_de_la_stilo]/”. Kaj precipe necesas krei novan kompletigitan Esperantan tradukon (ĉar sendube estas multaj novaj tekstoĉenoj en la nova versio). Oni do devas havigi al si la novan t.n. “pot”-dosieron, en kiu estas ĉiuj tradukendaj tekstoĉenoj, kaj oni devas importi en ĝin la tradukojn de la malnova Esperantigo, kaj finfine traduki ankaŭ la novajn. La tradukodosieroj loĝas en “wp-includes/languages/”. Tie en la Esperanta versio estas du dosieroj: “eo.mo” kaj “eo.po”. “eo.po” estas redaktebla dosiero. El ĝi oni kreu “eo.mo” per speciala programo. En Linukso mi uzas la komandon “msgfmt”, t.e. mi komandas “msgfmt -v eo.po -o eo.mo”. Ne tute simpla afero, kaj kredeble estas ankoraŭ kelkaj necesaj paŝoj, kiuj ĉi-momente ne venas al mi en la kapon. Fakte ĉiufoje, kiam tradukas, mi devas remalkovri ĉiujn tiklajn detalojn.

    Mi planas iam traduki kaj publikigi ankaŭ la novan WordPress, sed mi nun ne kuraĝas diri, kiam tio okazos.

    Jen pliaj klarigoj (en la Angla):

    (La lasta paĝo ne ekzistis, kiam mi antaŭe tradukis. Ĝi tre helpos estonte.)

  3. Koran dankon, Bertilo!
    Mi sukcesis promocii mian blogon al WordPress 2.1!
    Mi ŝatas novajn litertipojn en la administraj paĝoj. Ili aspektas tre belaj sur mia ekrano.

Komentado estas fermita.