BBBlogo per WordPress 2

Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. / Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert.

Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. Pli precize temas pri WordPress 2.0.5.

Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert. Genauer gesagt, handelt es sich um WordPresse 2.0.5.

Espereble ĉio iris glate. La ĉefaj diferenco estos por tiuj legantoj, kiuj legas la blogon en la Germana. Niaj afiŝoj plu restos dulingvaj, sed la ĉirkaŭa teksto (la interfaco en komputila ĵargono) estas nun aŭ en Esperanto aŭ en la Germana, kaj ĉiu povas mem ŝanĝi lingvon per ligilo supre en la flanka kolumno.

Hoffentlich ist alles gut gegangen. Unterschiede zu vorher wird es hauptsächlich für die Leser geben, die unser Blog auf Deutsch lesen. Unsere Einträge werden weiterhin zweisprachig sein, aber der Text drumherum (die Oberfläche im Computerjargon) ist nun entweder auf Esperanto oder auf Deutsch, und jeder kann selbst über den Link oben in der seitlichen Spalte die Sprache wechseln.

Ŝanĝiĝis la kontroldemando kontraŭ rubokomentoj, kiun oni ĉiam devas respondi, kiam oni skribas komenton. Espereble vi sukcesos venki tiun defion. 🙂

Die Kontrollfrage zum Schutz gegen Spamkommentare, die man bei einem Kommentar immer beantworten muss, hat sich geändert. Hoffentlich schafft ihr es, diese Herausforderung zu meistern. 🙂

Okaze de problemoj komentu ĉi tie aŭ skribu retpoŝtan mesaĝon al mi (“bertilow” ĉe “gmail.com”).

Wenn es Probleme gibt, dann schreibt hier einen Kommentar oder schickt eine E-Mail an mich (“bertilow” beim Server “gmail.com”).

Mi tradukis la tutan WordPress 2.0.5 en Esperanton, kaj mi baldaŭ publikigos tiun tutan paketon por ke ankaŭ vi povu uzi modernan WordPress-on en la Internacia Lingvo. WordPress kompreneble haveblas ankaŭ en la Germana kaj en multaj aliaj lingvoj.

Ich habe das ganze WordPress 2.0.5 in Esperanto übersetzt und werde dieses Paket bald veröffentlichen, damit auch ihr ein modernes WordPress in der Internationalen Sprache nutzen könnt. WordPress gibt es natürlich auch auf Deutsch und in vielen anderen Sprachen.

7 pensoj pri “BBBlogo per WordPress 2”

  1. Saluton Bertilo 🙂
    dankegon pro tiu ĉi bela donaco, la e-bloguloj povos blagi plimoderne nun 😉

    Mi instalis tiun paketon loke, kaj rimarkis malmultegajn eraretojn:
    – en readme.html mi tradukus Codex per Vikio; ĉiam en tiu paĝo troviĝas “helpo-forum” kiu estu “helpo-forumo”; pliposte “Rolojn por uzantoj”, sen akuzativo 😉
    Post instalo, mi hazarde iris al Panelo->Uzantoj->Verkintoj kaj Uzantoj, kaj rimarkis ke unu rolo nomiĝas “Redaktilo” anstataŭ “Redaktanto” aŭ -isto aŭ -oro.

    Ĝis nun mi rimarkis nur tion 🙂

    Parenteze, ĉu vi scias, kiel mi povus ŝanĝi nomojn de monatoj kaj tagoj de la kalendaro? Mi ŝatus havi blogon kun Respublika Kalendaro :o)

  2. Nicola:

    mi tradukus Codex per Vikio

    Se mi bone komprenas, tiu vikio nomiĝas “Codex”. Ŝajnas al mi plej bone Esperantigi tiun nomon laŭvorte per “Kodekso” (aŭ eble tute ne traduki).

    La eraretojn mi nun korektas. Grandan dankon!

    kiel mi povus ŝanĝi nomojn de monatoj kaj tagoj de la kalendaro?

    La monatonomoj estas en la tradukdosiero “/wp-includes/language/eo.po”. Tie vi povas mem ŝanĝi, sed poste necesas krei el la dosiero “eo.po” alian dosieron “eo.mo”. Tion mi faras per la komando “msgfmt -v eo.po -o eo.mo” (sed kompreneble por fari tion oni devas havi la programon “msgfmt”).

    Mi ŝatus havi blogon kun Respublika Kalendaro 😮 )

    Amuza ideo!

  3. Manuel:

    Internacia Fiksa Kalendaro

    Tiujn blogaĵojn mi sukcesis maltrafi. (Cetere en via dua blogaĵo pri tiu temo, 2004-01-25, la adreso al la unua tiurilata blogaĵo estas misa, sed mi tamen retrovis ĝin.)

    Tio estas temo perfekte taŭga por Esperantista menso. 🙂 Ĉu vi scias, ke André Albault skribis iom pri tiaj kalendaraj aferoj en Naŭ Prelegoj pri la Fundamento. Li tie eĉ mencias malnovan proponon, kiu uzas monatonomojn similajn al la viaj. Bedaŭrinde tiu parto de la libreto mankas en la Reta versio al kiu mi ĵus ligis. Sed temas pri propono de “fama Franca geografo kaj scienculo Elisée Reclus (1830-1905)”. Eble Guglo scias pli pri li.

  4. Tiujn blogaĵojn mi sukcesis maltrafi. (Cetere en via dua blogaĵo pri tiu temo, 2004-01-25, la adreso al la unua tiurilata blogaĵo estas misa, sed mi tamen retrovis ĝin.)

    Nu, tio estas misdatiĝo de la blogo, kiam ‘blogger’ ŝanĝis la manieron elfari la ligilon al artikoloj. Mi ne korektos tion, ĉar mi planas transiri al alia sistemo. Tiam, mi transportos la plej interesajn artikolojn de ‘blogger’ al la nova, kaj korektos la ligilojn.

    Ĉu vi sukcesis kapti la kalendaron, en la dekstra kolono, sube?

    Tio estas temo perfekte taŭga por Esperantista menso.

    Mi scias! Ŝajnas ke la desegno de la cerbo de esperantistoj havas aliajn komunajn trajtojn krom la lingvo (eĉ sen kalkuli pri “la interna ideo”…)

    Ĉu vi scias, ke André Albault skribis iom pri tiaj kalendaraj aferoj en Naŭ Prelegoj pri la Fundamento. Li tie eĉ mencias malnovan proponon, kiu uzas monatonomojn similajn al la viaj. Bedaŭrinde tiu parto de la libreto mankas en la Reta versio al kiu mi ĵus ligis. Sed temas pri propono de “fama Franca geografo kaj scienculo Elisée Reclus (1830-1905)”.

    Pri la Albault, mi ne sciis nek pri Elisée Reclus. Ĉu vi celas diri, ke mia preskaŭ hazarda elekto por prezenti monatojn, estis jam elpensita de tiu Reclus kaj poste alprenita de Albault? Nekredeble!

    Pri Reclus eĉ ekzistas artikolo en la esperanta vikipedio, kredeble pro la intereso de la franca plimulto de SAT:
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Elis%C3%A9e_Reclus

    Komence de la nova jaro mi planas plu blogi pri tiu ĉi kalendara afero.

  5. Nu, plej kompletan artikolon pri Reclus oni trovas en la franca vikipedio. La homo estis anarkiisto, naturisto, kontraŭgeedziĝisto, vegetarano kaj, neeviteble post tiaj premisoj, favoranto de Esperanto. Tamen kalendaraĵoj ne trovis lokon en tiu artikolo, do devis vere temi pri tute flanka aktivado. Aplikante filologiajn metodojn, oni vidas, ke tiu franclingva vikipediaĵo estis la bazo por la konsiderinde pli mallonga, samtema anglalingva paĝo. La esperanta versio, al kiu vi ligis, estas nur plia resumo de la anglalingva, tamen kun mencio de lia Esperantemo, kaj eksplicita nomo de la puĉinto de 1851 (Napoleono la 3a). Krome, dum ĉe franc- kaj angla-lingva vikipedioj la koncerna paĝo estas atingebla per ambaŭ alternativaj nomskriboj, kun aŭ sen supersigno ĉe la komenca majusklo, la esperanta atingeblas nur per unu el la du, kompreneble la malpli bonkvalita, sen supersigno.

    Tiu ĉi longa ekstertemaĵo nur celas (kiel se tio necesus) atentigi pri la malalta kvalito de la E-a vikipedio…

  6. Manuel skribis:

    Ĉu vi sukcesis kapti la kalendaron, en la dekstra kolono, sube?

    Jes, tre bele.

    Ĉu vi celas diri, ke mia preskaŭ hazarda elekto por prezenti monatojn, estis jam elpensita de tiu Reclus kaj poste alprenita de Albault? Nekredeble!

    Albault skribis pri la afero la jenon:

    Ĉu reformi la kalendaron?

    Oni riproĉis multon al tiu Gregoriana Kalendaro. Pro tio estis starigita speciala komitato ĉe la Ligo de Nacioj; ĝi studis multajn proponojn, inter ili tiujn de Auguste Comte kaj de Flammarion. Tamen nenio konkreta rezultis.

    Ni ĉi tie diru du vortojn pri la propono de fama Franca geografo kaj scienculo Elisée Reclus (1830-1905), kiu volis bazi novan kalendaron nur sur ĉielaj movoj. Li proponis kiel komenciĝon de la Homa historio la daton de la unua eklipso agnoskita de la Ĥaldeanoj, la unua astronomoj en la monda historio. Kaj li nomis tiun eraron, la eraro de Oppert, laŭ la nomo de la fama Asiriologo, Jules Oppert (1825-1905). Por la monatonomoj li rifuzis la Latinajn nomojn, tro absurdajn laŭ li pro ilia ordo aŭ tro aŭ tro referencantajn al Romaniaj Imperiestroj. Li rifuzis ankaŭ la nomojn de la Franca Respublika kalendaro, cetere tre poeziplena, sed rilatanta nur al Francio. Li do elektis pure astronomiajn nomojn por la monatnomoj, nome la malnovan dividon de la jaro ĉe la Babilonianoj. Tiuj nomoj estas ankoraŭ konataj al ni kiel la signoj de la Zodiako: Akvisto (ekde 20-a de Januaro), Fiŝoj, Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgino, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno. La ekvinoksoj okazus en la unua tago de Ŝafo kaj Pesilo; la solsticoj en la unua tago de Kankro kaj de Kaprikorno. La jaroj povus komenciĝi je la Printempa ekvinokso (21-a de Marto aŭ 1-a de Ŝafo).

    Ni do konkludu, ke se ni akceptas la daton de la 21-a de Julio 1887 por la apero de la Unua Libro, ni povas nun diri, ke la ĝustan Centjaron de la apero de Esperanto ni festis en la 1-a de Leono de la jaro 13 529, erao de Oppert; kaj la datreveno de la Bulonja Deklaracio estis en la 20-a de Leono (9-a de Aŭgusto).

    Ni ankoraŭ notu, ke ĉar la lasta glaciiĝo okazis proksimume antaŭ 14000 jaroj, kaj ke tuj poste la Homo komencis kultivi cerealojn kaj bredi brutojn, tiu proponita kalendaro povus enteni la tutan historion de la Homaro; oni ne plu bezonus uzi negativajn datojn.

    Do, ŝajne mankis ĉe Reclus la bela monatonomo “Ofiuko”.

Komentado estas fermita.