Ferioj en Germanujo | Ferien in Deutschland

Sur la herbejo malantaŭ nia domo

Auf der Wiese hinter unserem Haus

Jes, kiel la kapobildo montras, ni nun estas en Germanujo ĝuante la belan somermezan veteron. Fakte ni longe ne vidis Germanan (nek Svedan) someron, ĉar pasintsomere ni ja estis en Usono. Ĉi-jare ni tamen plejparte estos ĉi tie en Schossin, sed en Aŭgusto ni vojaĝos al UK en Italujo, kaj al Vieno. Bertilo kredeble eĉ trovos kelkajn tagojn por revidi Stokholmon.

Ja, wie das Bild in der Kopfzeile zeigt, sind wir nun in Deutschland und genießen das schöne mittsommerliche Wetter. Wir haben tatsächlich lange keinen deutschen (und auch keinen schwedischen) Sommer gesehen, weil wir im vergangenen Sommer ja in den USA waren. In diesem Jahr werden wir größtenteils hier in Schossin sein, aber im August fahren wir nach Italien zum Esperanto-Weltkongress und nach Wien. Bertilo wird wahrscheinlich auch noch einige Tage Zeit haben um Stockholm wiederzusehen.


2 pensoj pri “Ferioj en Germanujo | Ferien in Deutschland”

  1. Rebonvenon en Eŭropo!

    Vi do denove ĝuos la pli puran (kaj espereble sufiĉe senpolvan) aeron de nia kontinento. 🙂

    Ĉu Bertilo fine sukcesis akiri siajn ekzemplerojn de PMEG?

    Se mi bone memoras, ili ja alvenis en Germanujo, kiam vi ambaŭ jam denove estis en Azio …

    Koncize,
    Kolonjano

  2. Kolonjano:

    Ĉu Bertilo fine sukcesis akiri siajn ekzemplerojn de PMEG?

    Jes! Jam antaŭ sufiĉe longe alvenis tuta aro da PMEG-oj al Schossin en Germanujo, kaj poste unu el ili eĉ atingis min en Koreujo, kie mi la unuan fojon povis mem foliumi mian libron. Mi estas tre kontenta. Mi volis blogi pri tio, sed mi ankoraŭ ne trovis la ĝustan momenton.

    Vi do denove ĝuos la pli puran (kaj espereble sufiĉe senpolvan) aeron de nia kontinento. 🙂

    Vere la aero en Schossin estas eksterordinare bona, eble la plej bona en Germanujo (eĉ Eŭropo?). Ni ĝuas ĝin plengorĝe.

Komentado estas fermita.