Neue 5000-Won-Scheine / Novaj 5000-vonaj monbiletoj

In Korea entwickeln sich viele Dinge ziemlich schnell. Jedesmal, wenn wir 2 Monate weg sind, fragen wir uns, was sich in der Zwischenzeit wohl verändert haben mag. Oft war ein Haus in der Zwischenzeit fertig geworden, ein neues Schild angebracht, oder unser Supermarkt in der Nähe hatte mal wieder pleite gemacht und den Besitzer gewechselt. Das letztere war auch jetzt wieder der Fall, aber da wir das schon kennen, war eine andere Neuigkeit weit interessanter: die neuen 5000-Won-Scheine.

En Koreujo multaj aferoj evoluas sufiĉe rapide. Ĉiun fojon, kiam ni forestas dum du monatoj, ni demandas nin, kio intertempe eble estas ŝanĝiĝinta. Ofte okazis, ke iu domo intertempe pretiĝis, aŭ ke nova ŝildo estis alfiksita, aŭ ke nia najbaraĵa superbazaro denove bankrotiĝis kaj ŝanĝis posedanton. Tio lasta ankaŭ ĉi-foje efektive okazis, sed ĉar ni tion jam antaŭe spertis, alia novaĵo estis pli interesa: la novaj 5000-vonaj monbiletoj.

Die Vorderseiten des 1000-Won-Scheins und des 10.000-Won-Scheins: Der konfuzianische Gelehrte Toegye Yi Hwang und der große König Sejong, der Korea das Alphabet gab

La antaŭflanko de la 1000-vona monbileto kaj la 10.000-vona: La Konfuceana klerulo Toegye Yi Hwang kaj la granda reĝo Sejong, kiu donis al Koreujo ĝian alfabeton

Die Rückseiten des 1000-Won-Scheins und des 10.000-Won_Scheins: Die von Toegye gebaute konfuzianische Akademie Dosan Seowon und ein Pavillion im Kyongbok-Palast

La dorsflanko de la 1000-vona kaj la 10.000-vona monbiletoj: La Konfuceana Akademio Dosan Seowon konstruita de Toegye, kaj pavilono en la palaco Kyongbok

Ich weiß eigentlich kaum etwas über das neue Geld. Manchmal habe ich gesehen, dass im Fernsehen generell über die Geldscheine informiert wurde. Dabei ging es wohl darum, dass die 10.000-Won-Scheine einen Metallstreifen bekommen haben, was sie offenbar fälschungssicherer macht. Und wenn ich die 10.000-Won-Scheine mit den 1000-Won-Scheinen vergleiche, dann haben die Tausender tatsächlich keinen Streifen.

Efektive mi apenaŭ scias ion pri la nova mono. Iafoje mi vidis, ke oni informas en la televido ĝenerale pri la novaj monbiletoj. Tiam temis eble pri tio, ke la 10.000-vona bileto ricevis metalstrieton, kio evidente faras ĝin nefalsebla. Kaj kiam mi komparas la 10.000-vonan bileton kun la 1000-vona, tiam la milvona efektive malhavas tian strieton.

Die Vorderseite der Fünftausender: oben der alte, unten der neue

La antaŭflanko de la kvinmilvonaj biletoj: supre la malnova, sube la nova

Die alten 5000-Won-Scheine allerdings hatten schon einen Metallstreifen, wie ich gerade festgestellt habe. Dennoch gibt es jetzt neue. Die sind etwas kleiner und sehen auch anders aus. Nicht unbedingt auf der Vorderseite, die schmückt nach wie vor das Porträt des konfuzianischen Gelehrten und Staatsmannes Yulgok Yi I (1536-1584). Er sieht ein bisschen jünger aus, weil durch die anderen Farben der Bart dunkler ist. Neben ihm ist sein Geburtshaus Ojukhon. Ich nehme jedenfalls an, dass es sich dabei um sein Geburtshaus handelt, denn da ist auch viel Bambus auf dem Bild, und ich habe gelesen, dass der Name Ojukhon “von dem ungewöhnlich schwarzen Bambus kommt, der in der Umgebung wächst”. Juk bedeutet sicher “Bambus”, aber die Bedeutung von o und hon habe ich nicht gefunden.
Neu auf der Vorderseite ist auch noch ein Hologramm, dass die Zahl 5000 und die (gesamt-)koreanische Halbinsel zeigt.

La malnovaj 5000-vonaj monbiletoj tamen jam havis metalstrieton, kiel mi ĵus konstatis. Tamen nun ekzistas novaj tiaj biletoj. Ili estas iomete malpli grandaj, kaj ili ankaŭ aspektas alie. Ne unuavice sur la antaŭa flanko – tiun ornamas kiel antaŭe la portreto de la Konfuceana klerulo kaj ŝtatisto Yulgok Yi I (1536-1584). Li aspektas iomete pli juna, ĉar pro aliaj koloroj estas pli malhela lia barbo. Apud li troviĝas lia naskodomo Ojukhon. Mi ĉiuokaze supozas, ke temas pri lia naskodomo, ĉar estas multe da bambuo sur la bildo, kaj mi legis, ke la nomo Ojukhon “devenas de la nekutima nigra bambuo, kiu kreskas en la ĉirkaŭaĵo”. Juk certe signifas “bambuo”, sed la signifojn de o kaj hon mi ne povis trovi.
Nova sur la antaŭa flanko estas ankaŭ holografiaĵo montranta la nombron 5000 kaj la (tut-)Korean duoninsulon.

Die Rückseite der Fünftausender: oben alt, unten neu

La dorsoflanko de la kvinmilvonaj biletoj: supre la malnova, sube la nova

Das Geburtshaus von Yulgok war übrigens vorher auf der Rückseite des Geldscheins. Jetzt sind da statt dessen Pflanzen. Kein Bambus (der ist ja auf der Vorderseite), sondern Kürbisse und noch was anderes, das ich nicht erkennen kann. Außerdem ein Schmetterling, der mich wegen seiner langen Beine und gestreckten Fühler irgendwie an eine Mücke erinnert, und ein anderes Insekt, das ich (wie die andere Pflanze) auch nicht erkennen kann.

Cetere la naskodomo de Yulgok antaŭe estis sur la dorsa flanko de la monbileto. Nun estas tie anstataŭe kreskaĵoj. Nenia bambuo (tiu ja estas sur la antaŭa flanko), sed kukurboj kaj ankoraŭ alia kreskaĵjo, kiun mi ne povas rekoni. Krome videblas papilio, kiu pro siaj longaj kruroj kaj etenditaj antenoj iel memorigas al mi kulon, kaj alia insekto, kiun mi (kiel la kreskaĵojn) same ne povas rekoni.

Insgesamt sehen die neuen 5000-Won-Scheine frischer aus. Sie gefallen mir sehr, im Gegensatz zu den alten. Die mochte ich von allen immer am wenigsten, wegen der braunen Farbe. Überhaupt finde ich neues Geld immer faszinierend, das ging mir schon mit den neuen D-Mark-Scheinen und dann mit dem Euro so. Ich freue mich jetzt schon auf die neuen Tausender und Zehntausender, die, wenn ich richtig verstanden habe, auch irgendwann erneuert werden sollen.

Entute la novaj 5000-vonaj monbiletoj aspektas pli freŝe. Ili tre plaĉas al mi, kontraŭe al la malnovaj. Tiujn mi ĉiam malplej ŝatis el ĉiuj monbiletoj, pro la bruna koloro. Ĝenerale mi ĉiam trovas novan monon fascina. Tio okazis al mi jam pri la novaj monbiletoj de la Germana marko, kaj poste ankaŭ pri la eŭroj. Mi jam ĝojas pri la novaj milvonaj kaj dekmilvonaj biletoj, kiujn, se mi bone komprenis, oni same iam renovigos.


7 pensoj pri “Neue 5000-Won-Scheine / Novaj 5000-vonaj monbiletoj”

  1. “der große König Sejong, der Korea das Alphabet gab”

    Ĉu oni entute rajtas paroli pri alfabeto? La skribosistemo de la korea lingvo ja konsistas el silaboj. (Eble mi ne risku tro profundajn diskutojn kun vi – sed almenaŭ tion mi ankoraŭ memoras, leginta multon pri skribosistemo por mia fina universitata laboro.)

    “Jetzt sind da statt dessen Pflanzen. Kein Bambus (der ist ja auf der Vorderseite), sondern Kürbisse und noch was anderes, das ich nicht erkennen kann. Außerdem ein Schmetterling, der mich wegen seiner langen Beine und gestreckten Fühler irgendwie an eine Mücke erinnert, und ein anderes Insekt, das ich (wie die andere Pflanze) auch nicht erkennen kann.”

    Mi memoras interesan babiladon el la jaro 1999 pri la aspekto de la (tiam ankoraŭ uzotaj, ne uzataj) Eŭro-monbiletoj. Ĉar apenaŭ eblis trovi iun personon, lokon, konstruaĵon aŭ historian eventon, kiun ĉiuj tiamaj EU-membroj aprezis, oni decidis uzi ĝeneralajn konstrustilojn. Ili al mi tamen faras tre malvarman, abstraktan impreson. Siatempe studentino diris, ke laŭ ŝi oni povintus uzi bestojn kaj plantojn el Eŭropo por la monbiletoj. Tiu ideo ankaŭ plaĉis al mi: La naturo estas internacia kaj certe eblus trovi almenaŭ dekon da bestoj kaj plantoj, kiuj troveblas en preskaŭ ĉiu lando de la EU.

  2. Gunnar skribis:

    La skribosistemo de la korea lingvo ja konsistas el silaboj.

    Tio ne estas ĝusta. La Koreaj skribosignoj respondas al unuopaj konsonantoj kaj vokaloj.

    Tiujn signojn oni skribe tamen grupigas iele laŭsilabe, kio donas supraĵan aspekton de silaba skribo. Tiuj skribaj silaboj tamen estas ofte nur skribaj. En la efektiva elparolo fina konsonanto de skriba silabo ofte aperas en la komenco de la posta silabo.

    Sur la klavoj de Korea komputilo aperas unuopaj konsonantoj kaj vokaloj, neniuj silabosignoj.

  3. Kiel nomiGas bertilo? mi respondis wennergren, kaj strange aperis: eraro! mi incitite tajpis fripono; tio ankaU ne taUgis! sed kiel nun nomiGas birko? Cu wennergren, aU Cu Si konservis sian fraUlinan nomon? kio estas la kutimo en germanujo kaj en koreo? En hispanujo oni konservas la fraUlinan nomon; en francujo oni perdas. kvantego da hispaninoj vivas eksterlande, kaj kutimiGis edze nomiGi; kiam ili poste revizitas la familion en hispanujon, policanoj, bankoficistoj, ktp, mire diras: vi ne estas rodriguez, sed gonzalez, kaj suspekteme petas pliajn identilojn!
    Por reveni al via monafero, sciu, ke (almenaU en eUropo) la metalaj strioj ne vere Genas falsistojn talentajn, bedaUrinde. Espereble la koreaj monbildoj estos pli malfacile imiteblaj, por ke la de vi enspezitaj ne subite iGu senvaloraj!
    Dio vin benu, kiel diras la poloj. amike: johan’ -luko

  4. Johan’-Luko Tortel skribis:

    Kiel nomiĝas bertilo? mi respondis wennergren, kaj strange aperis: eraro! mi incitite tajpis fripono; tio ankaŭ ne taŭgis!

    🙂 Vi estas homo, kaj do tro inteligenta. Vi devas mallevi vin (preskaŭ) al la nivelo de maŝino por povi ĝuste respondi. Sed je tute maŝina nivelo oni denove malsukcesas. 🙂

    sed kiel nun nomiĝas birko? Ĉu wennergren, aŭ ĉu ŝi konservis sian fraŭlinan nomon? kio estas la kutimo en germanujo kaj en koreo?

    Birke tenas sian familian nomon Dockhorn. En Germanujo virinoj tradicie kaj ankoraŭ plej ofte alprenas la familian nomon de la edzo. En Koreujo ili tamen ne ŝanĝas. Ili eĉ ne rajtas. En Germanujo, kaj en Svedujo, ankaŭ viroj rajtas alpreni la nomon de la edzino, kaj tio ja iafoj okazas. (Koreoj povas gluti, ke Eŭropaj virinoj ŝanĝas sian nomon al tiu de la edzo. Sed kiam Eŭropa edzo prenas la nomon de sia edzino, tio ege konsternas Korejojn.)

    (Cetere: Se oni ne povas tajpi verajn ĉapelajn Esperantajn literojn, oni povas ĉi tie tajpi laŭ la ikso-skribo, kiam oni skribas komentojn. La iksoj aŭtomate transformiĝas en ĉapelojn. Iksojn, kiuj restu iksoj, oni povas protekti, se oni skribas ilin duoble.)

  5. Ankoraŭ pri la nomoj: Ekzistas en Germanujo, kaj ankaŭ en Svedujo, ankaŭ la eblo de duoblaj familiaj nomoj post la geedziĝo por tiuj, kiuj volas konservi la propran nomon kaj tamen montri la geedzecon. Mi ekzemple povus nun nomiĝi Dockhorn-Wennergren. Sed mi persone ne aparte ŝatas la “nomo-monstrojn”, kiuj foje tiel kreiĝas. En Koreujo ankaŭ tiu eblo de duoblaj familiaj nomoj ne ekzistas. Nu, ĝi vere montrus nur la geedzecon kaj krome ne farus multe da senco. Imagu la duoblajn nomon kiel Kim-Pak, Pak-Lee, Lee-Hong, Lee-Lee, Kim-Kim, … 😉

  6. Pri la alfabeteco de la korea skribsistemo: estas aro de tiaj sistemoj, ŝajne plejparte Nagaro-inspiritaj kvankam tre diversaj laŭaspekte, kiuj ja esprimas unope la konsonantajn kaj vokalajn sonojn. Sed laŭ la nuna nomenklaturo de lingvistoj, ili ne estas alfabetoj; ĉar en vera alfabeta skribsistemo la sonsimboloj skribiĝas en ordo izomorfa je la parololata ordo. Tio ne okazas en tiaj sistemoj: la unueco de la silabo, kaj ties interna strukturo, determinas la aranĝon de la unuopaj sonoj. La aktuala teknika termino estas “pseŭdo-silabaroj”.

    Ken

  7. Ken skribis:

    Pri la alfabeteco de la korea skribsistemo: estas aro de tiaj sistemoj, ŝajne plejparte Nagaro-inspiritaj kvankam tre diversaj laŭaspekte, kiuj ja esprimas unope la konsonantajn kaj vokalajn sonojn. Sed laŭ la nuna nomenklaturo de lingvistoj, ili ne estas alfabetoj; ĉar en vera alfabeta skribsistemo la sonsimboloj skribiĝas en ordo izomorfa je la parololata ordo. Tio ne okazas en tiaj sistemoj: la unueco de la silabo, kaj ties interna strukturo, determinas la aranĝon de la unuopaj sonoj. La aktuala teknika termino estas “pseŭdo-silabaroj”.

    Eble. Aliflanke la Korea skribo estas unu el la malmultegaj skriboj “trans-alfabetaj”, kiuj iras unu paŝon pli laŭ fajneco, indikante ne nur unuopajn fonemojn per apartaj skribsignoj (kiel la alfabetaj skriboj), sed (parte) eĉ skribas unuopajn distingajn trajtojn per apartaj signoj. Laŭ tiu vidpunkto (trovebla ekz. ĉe Ontopia) la Korea skribo estas trajta skribo.

    Mi ne scias, kiel aŭtoritata estas Omniglot (http://www.omniglot.com/writing/alphabets.htm), sed tie la Korea skribo ĉiuokaze troviĝas inter la alfabetaj skriboj.

Komentado estas fermita.