PMEG kiel libro / PMEG als Buch

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”.

Seit ungefähr zehn Jahren bekomme ich dauernd E-Mails, die immer die gleiche Frage stellen:
“Ist PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko/Umfassendes Handbuch der Esperanto-Grammatik) auch als Buch erhältlich?” Ich habe immer mehr oder weniger gleich geantwortet: “Noch nicht, aber ich arbeite dran…”.



Kiam mi ekverkis PMEG-on, ĉirkaŭ 1991, post instigado de Jorge Camacho kaj Osmo Buller, mi pensis nur pri papera libro. Pri la Interreto, hiperteksto kaj HTML mi tiam ankoraŭ ne aŭdis. Sed kiam la unua kompleta teksto estis preta, ĉirkaŭ 1994, ĉiuj jam paroladis pri la Reto kaj pri TTT.

Als ich ungefähr 1991 mit der Arbeit an PMEG begonnen habe, nach der Ermunterung durch Jorge Camacho und Osmo Buller, hatte ich nur ein Buch als Resultat im Auge. Von Internet, Hypertext und HTML hatte ich damals noch nie was gehört. Aber als der erste komplette Text fertig war, so 1994, haben alle schon vom Internet und vom WWW geredet.

Tiam mi amiko Stellan Lagerström proponis al mi, ke mi publikigu PMEG-on kiel hipertekston en TTT. Tio estis brila ideo, sed mi bedaŭrinde sciis nulon kaj nenion pri tiaj aferoj. HTML estis al mi plene fremda mistero. Sed mi estis kuraĝa, kaj mi aliris publikan komputilon kun Reta konekto (malofta afero tiam), kaj komencis esplori la aferon. Mi sukcesis rigardi la fontokodon de Esperanta TTT-paĝo (se mi ne eraras, temis pri la pioniraj Flavaj Paĝoj de Martin Weichert), kaj mi povis iele-tiele kompreni, kiel funkcias HTML. Mi tuj komencis esplori, kiel konverti la PMEG-tekston, kiu tiam estis en la formato de la tekstoprogramo “Protext” (por Atari-ST-komputilo), en HTML-on. Post iom da harstarigaj provoj, mi sukcesis konverti la tuton en aron da HTML-paĝoj, aŭ pli ĝuste en aron da kvazaŭ-HTML-aj paĝoj, ĉar poste mi komprenis, ke mi multon miskomprenis pri HTML.

Damals hat mein Freund Stellan Lagerström mir dann vorgeschlagen PMEG als Hypertext im WWW zu publizieren. Das war eine brilliante Idee, aber leider waren meine Kenntnisse von diesen Dingen gleich Null. HTML war für mich völlig fremd, ein Mysterium. Aber ich war mutig, ging an einen öffentlichen Computer mit Internetverbindung (damals etwas sehr Seltenes) und fing an die Sache genauer zu untersuchen. Ich schaffte es, den Quellencode einer Esperanto-Seite anzuschauen (wenn ich mich nicht irre, waren es die bahnbrechenden Gelben Seiten von Martin Weichert), und ich konnte irendwie verstehen wie HTML fuktioniert. Ich fing sofort an zu untersuchen, wie der PMEG-Text, der damals im Format des Textprogramms “Protext” (für einen Atari-ST-Computer) war, in HTML umgewandelt werden konnte. Nach einigen haarsträubenden Versuchen konvertierte ich erfolgreich das Ganze in HTML-Seiten, oder besser: in Quasi-HTML-Seiten, denn später bekam ich dann mit, dass ich sehr vieles über HTML missverstanden hatte.

Kun helpo de Stellan kaj de Per Aarne Fritzon, kiu ankaŭ entuziasmis pri la nova Reta medio, mi sukcesis en-Retigi la unuan publikan version de PMEG. Ĝi tiam ekloĝis en la TTT-servilo de la Teknika Altlernejo en Stokholmo, kie Stellan bonvolis disponigi al mi spacon. Mi tuj anoncis la aferon en la novaĵgrupo “soc.culture.esperanto”, kaj de tiam PMEG estas publike legebla.

Mithilfe von Stellan und Per Aarne Fritzon, der auch von diesem neuen Medium begeistert war, brachte ich die erste öffentliche Version von PMEG ins Internet. Sie war damals auf dem WWW-Server der Technischen Hochschule in Stockholm “zu Gast”, wo mir Stellan netterweise Platz zur Verfügung stellte. Ich kündigte die Neuigkeit sofort in der Newsgroup “soc.culture.esperanto” an, und seitdem kann PMEG öffentlich gelesen werden.

Mi tamen devis en la unuaj monatoj sufiĉe multe prilabori kaj korekti la tekston: kaj ties enhavon, kaj la HTML-kodon. Mi tion faradis en la Teknika Altlernejo, kien mi iris preskaŭ ĉiunokte, ĉar mi tute ne havis Retan aliron hejme tiam (preskaŭ neniu tion havis tiutempe). Multajn kuriozajn programojn mi tiam uzis, ekz. Emakson, kaj mi uzis ilin en la unua tempo precipe en VMS-a komputilo (se iu ankoraŭ memoras, kio estas VMS).

Trotzdem musste ich in den ersten Monaten den Text ziemlich viel überarbeiten und korrigieren: sowohl den Inhalt als auch den HTML-Code. Das habe ich immer in der Technischen Hochschule gemacht, in die ich fast jede Nacht ging, weil ich keinen Internet-Zugang zu Hause hatte (fast niemand hatte das damals). Ich habe zu dieser Zeit viele seltsame Programme benutzt, z.B. Emacs, und ich verwendete sie in der ersten Zeit vor allem in einem VMS-Computer (falls sich jemand noch erinnert, was VMS ist).

Efektive PMEG trairis dum sia pli ol dek jarojn longa vivo tre buntan aron de komputiloj, programoj kaj dosierformoj: “Atari ST”, VMS, Makintoŝo, Unikso, Vindozo, Linukso…; “Protext”, Emakso, “UltraEdit”, Vimo…; HTML, XHTML, XML…; Perlo, PHP, ASP, XSLT… (Iele mi tamen sukcesis ne uzi Amiga-komputilon, kvankam mia amiko Ingvar von Schoultz tiutempe uzis Amigan.)

Genaugenommen ging PMEG in seinem mehr als zehnjährigen Leben durch eine bunte Ansammlung von Computern, Programmen und Dateiformaten: “Atari ST”, VMS, Macintosh, Unix, Windows, Linŭ…; “Protext”, Emacs, “UltraEdit”, Vim…; HTML, XHTML, XML…; Perl, PHP, ASP, XSLT… (Irgendwie habe ich es aber trotzdem geschafft, keinen Amiga-Computer zu benutzen, obwohl mein Freund Ingvar von Schoultz damals einen hatte.)

Tiu umado pri PMEG en diversaj komputiloj, programoj kaj programlingvoj iom-post-iom amasigis en mian kapon sufiĉe vastajn sciojn pri komputado kaj precipe pri konstruado de TTT-paĝoj. Ĝi eĉ donis al mi novan profesion: Ingvar konstatis, ke mi scias ne malmulte pri tiaj aferoj, kaj dungigis min en la firmao, en kiu li tiam laboris, kaj mi povis finfine eĉ perlabori monon per miaj scioj. Do, la penado pri PMEG montriĝis ne nur idealisma afero.

Durch diese Beschäftigung mit verschiedenen Computern, Programmen und Programmiersprachen häuften sich nach und nach in meinem Kopf ziemlich umfangreiche Kenntnisse über die Arbeit mit Computern und vor allem die Erstellung von WWW-Seiten an. Sie gab mir sogar einen neuen Beruf: Ingvar stellte fest, dass ich nicht wenig über diese Dinge wusste, und bewirkte, dass ich in der Firma eingestellt wurde, in der er damals arbeitete, und ich konnte endlich Geld mit meinem Wissen verdienen.

Kaj nun, en Novembro 2005, pli-malpli dek jarojn post la unua publika apero de PMEG, ŝajnas, ke ankaŭ la origina PMEG-a revo iĝos vero: PMEG estas eldonota kiel libro!

Und nun, im November 2005, mehr oder weniger zehn Jahre nach dem ersten Erscheinen von PMEG in der Öffentlichkeit, scheint auch der ursprüngliche PMEG-Traum Wirklichkeit zu werden: PMEG wird als Buch herausgegeben!

Mi havis dum la jaroj kontaktojn kun pluraj Esperantaj eldonejoj, sed ĉiam la intertraktado fiaskis, precipe pro manko de mono por tiel granda eldonaĵo (temas pri ĉirkaŭ 700 paĝoj). Sed ĉi-somere, kiam mi estis en Usono ĉe la NASK-kursaro kune kun Birke, mi ricevis novan oferton pri eldonado. Tiu oferto venis de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko), pere de Tim Westover, kiu estas la motoro de tiu iniciato. Mirinde glate kaj senprobleme iris la intertraktado. Reveninte de Usono, mi devis sufiĉe rapide kaj ŝvite plenumi la lastajn korektojn kaj realigi la definitivan konvertadon al PDF-dosiero (interalie helpe de la mirinda programo “OpenOffice.org”). Tiun PDF-dosieron mi antaŭ kelkaj tagoj sendis al Usono, kie ĝi nun troviĝas en la presejo. Per Aarne laboras nun pri kovrilo. Kiam tiu estos liverita, la presiloj povos eklabori.

Ich hatte jahrelang Kontakte zu verschiedenen Esperanto-Verlagen, aber immer sind die Verhandlungen gescheitert, vor allem wegen Mangel an Geld für eine solch große Publikation (es sind ungefähr 700 Seiten). Aber in diesem Sommer, als ich mit Birke in den USA bei den Nordamerikanischen Esperanto-Sommerkursen (NASK) war, habe ich ein neues Angebot zur Veröffentlichung bekommen. Dieses Angebot kam von ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko/Esperanto-Vereinigung von Nordamerika), durch Tim Westover, der der Motor dieser Initiative war. Bewundernswert glatt und problemlos liefen die Verhandlungen. Aus den USA zurückgekommen, musste ich ziemlich schnell und schweißgebadet die letzten Korrekturen anbringen und die endgültige Umwandlung in eine PDF-Datei verwirklichen (unter anderem mithilfe des wunderbaren Programms “OpenOffice.org”). Diese PDF-Datei habe ich vor einigen Tagen in die USA geschickt, wo sie nun in der Druckerei ist. Per Aarne arbeitet jetzt an einem Umschlag. Wenn der fertig ist, können die Drucker anfangen.

Se ĉio iros glate, kredeble jam antaŭ Kristnasko PMEG estos aĉetebla kiel libro. Prezon mi ankoraŭ ne povas diri. Ĉiuokaze pri tiaj aferoj zorgos ELNA.

Wenn alles glatt geht, wird PMEG wahrscheinlich noch vor Weihnachten als Buch zu kaufen sein. Einen Preis kann ich noch nicht sagen. Um diese Dinge kümmert sich ohnehin ELNA.

Pri ĉio ĉi mi ege, ege ĝojas.

Über alles das freue ich mich unglaublich.

25 pensoj pri “PMEG kiel libro / PMEG als Buch”

  1. Gratulon! Mi atendis tiun libron: kompreneble mi iam kaj eble ne fore preferos libre legi ol rete legi.
    Atendante la anoncon de la adreso por aĉeti la libron mi kore salutas vin, viajn familianojn kaj amikojn.
    Ĉion bona al vi!
    Mireja

  2. Gratulon pro via persona sukceso!

    Kiel uzanto/uzonto de PMEG, min ne tre aparte ^gojigas la nova^jo (tamen ^gojigas). Por mi, multe pli utilas la cifereca formato, —traser^cebla, interligita, kaj ^ciam ^gisdatigata— almena)u en rilato al verkoj kia PMEG. Fakte, version por po^skomputilo mi apla)udus e^c per la oreloj 😉

    Mi scivolemas ^cu, post la peno rearan^gi PMEG-on por libro, vi jam ekiris la vojon kompili la tuton en ia XML-formato el kiu ^cerpi facile versiojn por divers-specaj celoj.

    Kaj fine, spite al miaj diroj pri paperaj versioj, ^cu eblos de^suti PDF-an version de la libro (limigitan, kompreneble, al nur kelkaj pa^goj) por gustumi la finan aspekton de la eldono?

  3. Manuel:

    Gratulon pro via persona sukceso!

    Dankon!

    version por poŝkomputilo mi aplaŭdus eĉ per la oreloj 😉

    Tion mi ŝatus vidi. 🙂

    Ĉu la HTML-a versio ne estas uzebla en poŝkomputilo? Kian formon vi preferus por tia uzado?

    Mi scivolemas ĉu, post la peno rearanĝi PMEG-on por libro, vi jam ekiris la vojon kompili la tuton en ia XML-formato el kiu ĉerpi facile versiojn por divers-specaj celoj.

    La baza formo nun estas en XML, pli precize en XHTML 1.1. Tiun formon mi aŭtomate transformis en alian XML-an formon, tiun de OpenOffice.org (pere de Perlo kaj XSLT). En OpenOffice.org mi prilaboris la aspekton, kaj poste mi konservis tion kiel PDF-on. Mi povas krei el la baza XHTML-a formo ankaŭ aliajn variantojn.

    Ĉu eblos deŝuti PDF-an version de la libro (limigitan, kompreneble, al nur kelkaj paĝoj) por gustumi la finan aspekton de la eldono?

    De kelka tempo jam haveblas PDF-dosiero de PMEG. La aspekto de tiu teksto estas praktike la sama kiel tiu PDF, kiun mi sendis al la presejo. Do jam eblas praktike gustumi la tuton. Sed mi korektis multajn erarojn (ialoke teksto mankas), kaj tial mi nun ne rekomendas la elŝuteblan PDF-on por praktika uzado. Iam mi havebligos ĝustigitan.

  4. Elkorajn komplimentojn,kara Bertilo. Mi nepre achetos la libron apenau estos eble. Transdonu miajn elkorajn salutojn ankau al viaj familianoj kaj amikoj.

    Amike, Eugenio

  5. Mi pensas, ke indegas havi kaj paperan kaj ciferecan versiojn de PMEG :). Ech plibone estus, se eblus acheti kune kun la libro la KD-n. Nu ja, revetoj miaj 😉

  6. Nicola skribis:

    Mi pensas, ke indegas havi kaj paperan kaj ciferecan versiojn de PMEG 🙂 . Ech plibone estus, se eblus acheti kune kun la libro la KD-n. Nu ja, revetoj miaj 😉

    La Reta PMEG restos kompreneble libere legebla kaj elŝutebla. Mi pripensis havigi k-diskon kune kun la libro, sed mi decidis rezigni pri tio por ne tro kompliki la eldonadon, kaj por ne altigi la prezon. Eble poste mi diskutos kun ELNA pri eldonado de k-disko, sed nura sola PMEG fariĝos iom stulte malplena k-disko….

  7. Dankon Bertilo, pro la atentigoj pri PDF kaj pri la eblo legi la HTML-an version per poŝkomputilo.

    Pri PDF: nu, mi honeste ne konsciis! Do, mia scivolemo satiĝis. Dankon!

    Pri poŝkomputila versio: mi deŝutis la unikodan tuton, metis en SD-memorkarton de mia poŝkomputilo (Acer n30, kun PocketPC), kaj lanĉis IE-navigilon: fek’, mi jam havas PMEG-on ĉe mi por kiam-kie-a ajna konsulto! Tamen, la originala stilo “pmeg.css” fuŝe prezentas la aferon; la aliaj du disponeblaj (sen-kolora kaj sen-stila) bonege funkcias. Unikodon bone regas la poŝkomputilo, la sistemo kaj la navigilo, en rilato al ĉapelaj literoj; sed la simbolo “dekstra sago” ne ekzistas en la sortimento de simboloj de la bazaj tiparoj, kaj aperas anstataŭe kvadrateto (eble estas pliaj tiaj simboloj, sed mi ne funde esploris).

    Nu, mi ne volas fini la mesaĝon sen dankegi la penon de Bertilo, dum tiuj ĉi jaroj, liveri al ni tiun valoran verkon. Ja bonega laboro!

  8. Mi pripensis havigi k-diskon kune kun la libro, sed mi decidis rezigni pri tio por ne tro kompliki la eldonadon, kaj por ne altigi la prezon. Eble poste mi diskutos kun ELNA pri eldonado de k-disko, sed nura sola PMEG fariĝos iom stulte malplena k-disko….

    Pardonu miajn malicajn pensojn, sed la unua afero, kiu venis al mia menso, leginte tion, estis: Kial ne aldoni muzikaĵojn de diversaj Esperanto-muzikgrupoj? Tiel homoj povas rekte aŭskulti, kial oni prefere tamen atentu pri bona prononco, uzo de la akuzativo kaj tiel plu! Vi povus en ĉiu ĉapitro mencii unu fifaman ekzemplon troveblan ĉe surbendigo de iu artisto. Jes, mia fia propono eble ne harmonias kun la nobla celo, disvastigi Esperanto-gramatikon. Aliflanke tiu ideo ne estus veninta al mi, se pli multaj Esperanto-artistoj ne plu bezonus tian gramatikan libron…

  9. Kunar skribis:

    Kial ne aldoni muzikaĵojn de diversaj Esperanto-muzikgrupoj?

    Dankon pro la sagaca propono! Mi pripensos tion por la sekva eldono. Sed eble intertempe la stato de la muzika lingvaĵo jam pliboniĝos… 🙂

  10. Dankon pro la sagaca propono! Mi pripensos tion por la sekva eldono. Sed eble intertempe la stato de la muzika lingvaĵo jam pliboniĝos…

    El tiu propono mi sekvas, ke aŭ vi estas foje tre iluziema aŭ vi ne kredas je reeldono de la libro dum la sekvaj jardekoj. Ĉar vi en la enskribo mem jam detale menciis, kiun teknikan odiseon PMEG sukcese (!) trairis, mi venas al la konkludo, ke la dua klarigo malverŝajnas, krom se (tute neatendite) ekonomia sukceso ne venos aŭ (pli imageble) kvereloj pri iuj uzo- kaj eldonrajtoj ekestos. Tamen nenio kontraŭas, por nova versio reuzi malnovajn, jam tro bone konatajn surbendigojn… ja same ĉiam aperas novaj homoj por fari la malnovajn, jam tro bone konatajn gramatikajn erarojn…

  11. Mi mem trovighas inter tiuj kiuj demandis al vi chu PMEG iam aperos libroforme. La novajho do estas salutinda ! Mi ja malshategas la monstran, umbilikisman, nedisgesteblan, hontigan PAG-on. Nun oni povos feliche montri monumentan gramatikon de la lingvo tia, kia ghi fakte estas.
    Gratulon !

    José Antonio Vergara (Chilio, Sudameriko)

  12. José skribis:

    Mi ja malshategas la monstran, umbilikisman, nedisgesteblan, hontigan PAG-on.

    PAG havas mankojn, certe, kaj ofte estas malfacile orientiĝi en ĝi. Sed mi ne povas aliĝi al via tro negativa prijuĝo. Sen PAG mi neniam povus verki PMEG-on. PAG estas klare la plej grava fonto, kiun mi uzis. Kalocsay kaj Waringhien tute ne havis tiel bonajn helpilojn kiel mi, kaj oni devas nur admiri ilian laboron.

    Vi konas la faman esprimon de Newton, ĉu ne?

    “If I have seen further it is by standing on the shoulders of Giants.”

    = “Se mi vidis pli antaŭen, do nur pro tio, ke mi staris sur la ŝultroj de gigantoj.” (tradukis Ken Miner)

    Tamen ne pensu, ke mi provas min kompari kun Newton :), sed Kalocsay kaj Waringhien klare estis gigantoj, kaj mi multe helpis min per ilia laboro.

  13. Nu, efektive, se ghi estos vere 700-pagha mi jam iomete pensas pri la pezo :-/ estus bele havi version komforte porteblan.

  14. Gratulegon kara Bertilo!!!

    Via gramatiko ja estas la plej granda, grava kaj bona helpilo por multaj el ni! Mi tute senpacience jam printis ĝin tuj post kiam aperis la PDF-a dosiero kaj nun mi ne scias ĉu mi povos pacience atendi la tiom deziritan libroform-eldonon de PMEG 😉

    Mi profitas la okazon por demandi al vi ĉu mi rajtas sendi al Niĝerlanda E-klubo (aŭ Niĝera kiel vi certe preferas) la printitan gramatikon ĉar mi tute ne scias ĉu PMEG havas kopirajtojn kaj, se ĝi havas, ĉu printi kaj doni PMEG al alia homo estus kontraŭleĝa.

    Nu, mi denove kore kaj sincere gratulegas vin.

    Amike

    Santi Sanz

  15. nu mi diru nur unu vorton:
    ” FINFINE ”

    🙂 🙂 🙂 🙂

    mi vere kredas ke tio estos la plej sukcesa libro en 2006

    annA

  16. Santi Sanz skribis:

    Mi profitas la okazon por demandi al vi ĉu mi rajtas sendi al Niĝerlanda E-klubo (aŭ Niĝera kiel vi certe preferas) la printitan gramatikon ĉar mi tute ne scias ĉu PMEG havas kopirajtojn kaj, se ĝi havas, ĉu printi kaj doni PMEG al alia homo estus kontraŭleĝa.

    PMEG ja havas kopirajton.

    Kredeble estos pli malmultekoste kaj pli inde aĉeti al la Niĝera klubo la oficialan eldonon. La PDF-dosiero, kiun oni nun povas elŝuti, enhavas kelkajn gravajn misojn, ĉar kiam mi faris ĝin, mi ankoraŭ ne perfektigis la konvertadon. Kelkloke eĉ mankas teksto. Pli bona PDF-dosiero aperos iam.

    Ĝenerale mi havas nenion kontraŭ privata surpaperigado de la versioj, kiujn mi disponigas en la Reto. Sed oni ne rajtas amase distribui tiajn paperajn ekzemplerojn, precipe ne profitocele. Tamen, se iu presas por si mem ekzempleron, kaj eble faras alian ekzempleron por proksima amiko, mi tion tute ne kontraŭas.

    Cetere oni parolas pri vendoprezo inter 23 kaj 28 Usonaj dolaroj, sed mi ne scias, kiel finfine fariĝos.

  17. Evidente mi troigis la kritikan starpunkton pri PAG kaj do vi pravas je via reago. Jes ja, Kalocsay kaj Waringhien estis gigantoj, sed…homoj. Ili sendube faris grandajn kontribuajhojn, tamen samtempe respondecas ekz. pri la plia francigo de Esperanto (tute malregulaj etimologiaj duoblajhoj, ktp). Ilia dogma teorio pri vortfarado estas malfacile digestebla.

    José Antonio Vergara

  18. > De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj
    > starigas unu saman demandon: ‘Ĉu PMEG (Plena Manlibro de
    > Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?’

    Kiel unu el tiuj demandintoj, mi devas diri:

    HU RA!

    > Tiu oferto venis de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda
    > Ameriko), pere de Tim Westover, kiu estas la motoro de tiu
    > iniciato.

    Multan dankon al Tim kaj ELNA pro tio.


    Aarono

  19. Gratulon pro la libro ankaŭ de mi. Se ĝi jam estos aĉetebla ĉe la IS, mi jam antaŭĝojas aĉeti ĝin.

    Korajn salutojn, Carolin

Komentado estas fermita.