Der 11.11. / La 11a de novembro

“11”

Das “magische” Datum 11.11. ist in Deutschland Auftakt der Karnevalsaison (um 11 Uhr 11). Hier in Korea ist der 11.11. auch ein besonderer Tag – der “pepero-nal” (pepero-Tag) – und man schenkt sich als Zeichen der Liebe und Sympathie Gebäckstangen, die an einer Seite in Schokolade getaucht sind.

La “magia” dato 11.11 estas en Germanujo la komenco de la karnavala sezono (je la 11a horo kaj 11). Ankaŭ ĉi tie en Koreujo 11.11 estas speciala tago – la “pepero-nal” (pepero-tago) – kiam oni donacas unu al la alia kiel signon de amo kaj simpatio, bakaĵostangetojn, kiuj ĉe unu flanko estas trempitaj en ĉokolado.


Wenn ich es richtig verstanden habe, dann hat das Ganze als eine Werbeidee von Lotte angefangen. Ein Produkt des Unternehmens waren eben diese Stangen, und irgend jemand muss in den 70er Jahren darauf gekommen sein, den 11.11. als Tag auszurufen, an dem es besonders passt, diese zu verschenken. Ihr versteht schon: die Stangen sind die Einsen, die am 11.11. in besonderer Menge im Datum erscheinen.

Se mi bone komprenis, la tuto komenciĝis kiel reklamideo de Lotte. Unu el la produktoj de tiu firmao estis tiuj stangetoj, kaj ŝajne en la 70aj jaroj venis al iu en la kapon proklami la 11an de la 11a kiel tagon aparte konvenan por donaci tiajn. Vi jam komprenas: la stangetoj estas la unuoj, kiuj aparte multas en la dato 11.11.

“pepero” – das Original von Lotte

“pepero” – la originalo de Lotte

Einen anderen Zusammenhang gibt es zwischen dem Produkt und der Bedeutung seines Namens. “Pepe” (klingen tut es eher wie “bbebbe”, aber Umschriften sind hier sowieso oft sehr abenteuerlich) bedeutet “dünn, mager”.
Interessant ist nun, dass die koreanische Schreibweise auch dazu passt! Schaut mal auf das Foto rechts, das Wort dort in der Mitte heißt “pepero” und es sieht doch wirklich aus wie dünne Stangen. Und so fügt sich die original-koreanische Schreibweise von “pepero” auf wunderbare Weise auch mit ins Bild des 11.11.
Also: Stangen – dünn, mager – “pepero” mit koreanischen Buchstaben – 11.11.. Faszinierend!

Ekzistas plia ligo inter la produkto kaj la signifo de ĝia nomo. “Pepe” (kiu pli ĝuste sonas kiel “bbebbe”, sed transskribado estas ĉi tie ĉiuokaze ofte fantaziplena afero) signifas “maldika, malgrasa”.
Estas interese, ke ankaŭ la Korea skribomaniero konvenas al tio! Rigardu la dekstran foton. La meza vorto tie estas “pepero”, kaj ĝi vere aspektas kie maldikaj stangetoj. Kaj tiel la Korea skribo de “pepero” mirinde aliĝas al la skribo de 11.11.
Do: Stangetoj – maldika, malgrasa – “pepero” en Korea skribo – 11.11. Fascine!


Straßenverkauf am “pepero-Tag”

Strata vendado en la “pepero-tago”

Geschenke und Eigenbedarf

Donacoj kaj persona bezono

Zum Verschenken

Donacotaj

Angefangen hatte es also mit diesen kleinen dünnen Stangen von Lotte. Inzwischen nimmt das alles richtige Ausmaße an – Bäckereien verkaufen Baguettes, die an einer Seite in Schokolade getaucht wurden; man bekommt Stangen in fast jeder Länge, von ganz klein bis 1 Meter lang; und man kann sie einzeln oder als Päckchen kaufen, eine Verpackung hübscher als die andere. Auch ich habe verschenkt (nicht nur an Bertil, sondern auch an Studenten und Kollegen) und geschenkt bekommen (nicht von Bertil :-), sondern von Studenten). Und ich habe auch einfach so gekauft, vor allem die in der gelben Verpackung, bei denen die Schokolade nicht außen sondern innen ist – die waren am besten!

La afero do komenciĝis per tiuj maldikaj stangetoj de Lotte. Intertempe la tuto fariĝis grandega – bakejoj vendas bastonpanojn, kiu ĉe unu flanko estas trempitaj en ĉokolado; oni ricevas stangetojn en preskaŭ ĉia longo, de tute malgrandaj ĝis unu metron longaj; kaj oni povas ilin aĉeti unuopajn aŭ en paketoj – unu paketo estas pli bela ol la alia. Ankaŭ mi donacis (ne nur al Bertilo, sed ankaŭ al studentoj kaj kolegoj), kaj ricevis donacojn (ne de Bertilo :-), sed de studentoj). Kaj mi ankaŭ simple aĉetis, precipe tiujn en la flavaj paketoj, ĉe kiu la ĉokolado ne estas ekstere sed ene – ili estis la plej bonaj!


Tja, was soll ich sagen – ich weiß, dass es ein Werbetrick und Konsumterror ist. Aber schön war’s doch, andern mit solchen Kleinigkeiten eine Freude zu machen…

Nu, kion diri – mi scias, ke estas reklama artifiko kaj konsumteroro. Sed tamen estis bele ĝojigi aliajn per tiaj bagateloj…


3 pensoj pri “Der 11.11. / La 11a de novembro”

  1. die am 11.11. in besonderer Menge Datum erscheinen.

    Tie mankas “im” antaŭ “Datum”, ĉu ne?

    La penso, ke la industrio ordonas al mi, kiam mi festo festu kion pro la nura celo, vendi dolĉaĵojn kaj aliajn aferojn, jam turmentas min ekde jaroj. Ekzemple la malbenita “Halloween”-festo estis desupre enkondukita en Germanio! Kia aĉaĵo…

  2. Gunnar:

    La penso, ke la industrio ordonas al mi, kiam mi festu kion pro la nura celo, vendi dolĉaĵojn kaj aliajn aferojn, jam turmentas min ekde jaroj. Ekzemple la malbenita “Halloween”-festo estis desupre enkondukita en Germanio! Kia aĉaĵo…

    Vi pravas. Kiam mi estis skribanta la afiŝon, mi pensis pri la afero. En Germanujo mi ĉiam rifuzis obei tian konvinkadon je iu bezono. Mi ne zorgis pri Halovino, nek pri la Valentina Tago aŭ la Patrina Tago k.s. Ankaŭ plejparte ne pri la devo donaci ion je Kristnasko. Ĝenegis min, ke jam monatojn antaŭ Pasko kaj Kristnasko oni komencas trudi ĉokoladajn ovojn aŭ spicokukojn.
    La diferenco eble estas, ke ĉi tie ĉio tia estas pli konciza. Oni apenaŭ rimarkis ion pri “pepero” ĝis la 10a de novembro, eble oni komencis vendi la stangetojn unu semajnon antaŭe. Kaj la 11an vespere oni vendis la lastajn stokojn jam iom pli malmultekoste, poste ili plejparte malaperis. (Mi devas observi tion ĝis la venonta jaro, laŭ mi ja ne eblas aĉeti la stangetojn krom la 11an de novembro.) Same estas pri la aliaj “specialaj tagoj” kiel la Valentina Tago.
    Alia kialo, ke mi volonte kunfaras tion ĉi tie, eble estas simpla amuziĝo. Mi estas ekster iuj devoj kaj atendoj, kaj pro tio estas bele por mi kunludi iomete.

Komentado estas fermita.