Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 1/ Kaporompado por la lingvolernanto 1

Es ist ein bisschen langweilig, euch immer mit den Worten zu vertrösten, dass wir keine Zeit haben usw. Jetzt ist uns etwas eingefallen, was euch die Zeit bis zum nächsten Eintrag ein bisschen vertreiben kann: Bilder zum Rätseln.

Estas iom enuige ĉiam konsoli vin per la vortoj, ke ni ne havas tempon k.t.p. Nun venis al ni en la kapon io, kio distros vin iom ĝis la sekva afiŝo: Bildoj por diveni.

Hier ein paar Bilder aus Bertils Koreanisch-Unterricht. Welche Wörter sollen sie wohl erklären??? Dass die meisten von euch die koreanischen Wörter wahrscheinlich nicht ein bisschen lesen können, versetzt euch umso besser in die Situation von Bertil als Koreanischlerner! Er konnte sie zwar lesen, aber die Bedeutung konnte er damit noch lange nicht erschließen.

Jen kelkaj bildoj el la Korelingva instruado de Bertilo. Kiujn vortojn ili do celas klarigi??? La fakto, ke plej multaj el vi verŝajne tute ne povas legi la Koreajn vortojn, metas vin des pli bone en la situacion de Bertilo kiel lernanto de la Korea! Li ja povis ilin legi, sed la signifon li per tio tamen ja ne povis deĉifri.

Hier also die ersten Bilder:

Jen do la unuaj bildoj:

Wir freuen uns auf eure Rateversuche 🙂 Die Lösungen kommen bald.

Ni ĝojos pri viaj divenoprovoj 🙂 La solvoj baldaŭ venos.

Viel Spaß!!!

Multan amuziĝon!!!

(Diejenigen, die zufällig Koreanisch können, bitten wir erst ein bisschen mit der Antwort zu warten.)

(Tiuj el vi, kiuj hazarde jam scias la Korean lingvon, bv. atendi iomete antaŭ ol respondi.)

4 pensoj pri “Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 1/ Kaporompado por la lingvolernanto 1”

  1. Mi ja scipovetas legi la korean silab-skribon, sed vere estas malfacila tasko diveni la signifojn! 🙂

    ?kagu verŝajne estas la desegnita meblaĵo (sed kial la floro sur ĝi?)

    ?kogi estas absolute io malklara; similetas al la telero, en kiun mi metas manĝaĵon por la kato.

    ?koegi eble estas verbo “montri” aŭ eĉ “montri arbojn” (kial ne?)… 🙂

    ?sa — ĉu persona pronomo “mi”? La virino montras al si. {saram signifas “popolo”, se mi plu memoras la vorton; ĉu eble ligitaj etimologie?}

    ?soe — eble estas ‘ŝi’ aŭ ‘vi’… Aŭ la nomo, per kiu viroj nomas virinojn en tiu lingvo.

    ?suza estas “kapo”… Aŭ speciale virina kapo.

    ?kudu estas, do, piedvesto.

    ?oedoe estas eble “pensi” aŭ “stumbliĝi”…

    ?sakada estas “boji” verŝajne…

    Kiel vi ŝatas la konjektojn? :))

  2. Slavik skribis:

    Mi ja scipovetas legi la korean silab-skribon…

    Tamen vi ete mislegis. Ne estas “sa”, “soe”, “suza” kaj “sakada”, sed “na”, “neo”, “nuna” kaj “nagada” (la “k/g”-diferenco en “nagada” tamen estas afero de transskribosistemo – kio povus esti temo de tuta aparta blogaĵo).

    Pri la signifoj… Nu, mi ne volas jam ĉion malkaŝi. Tial sufiĉu nun, ke pri kelkaj vi pli-malpli trafis. Pri aliaj… 🙂 Sed vi ne divenis pli malbone ol mi, kiam mi devis uzi tiujn bildojn en efektiva kurso pasintjare. Feliĉe, en la nuna kurso ni ne uzas tiajn bildojn. Aliflanke, kiam la instruistino klarigas pervorte, mi foje komprenas same malbone kiel mi siatempe komprenis tiujn bildojn. 🙁

    Pliaj provoj bonvenos! Ek al!

  3. Mi tute ne scipovas legi la korean silab-skribon, do mi nur povas diveni la signifojn.
    1 komodo
    2 koteleto
    3 tie
    4 mi
    5 ŝi
    6 virino
    7 ŝuoj
    8 cerbumi / diveni / ne scii
    9 hundo
    mi miras, ĉu mi ion ajn komprenis? Divenado estis tre amuza! Ursula

Komentado estas fermita.