Andere Beträge / Aliaj sumoj

Kennt ihr den Film “The others”? Ein ziemlich spannender Gruselfilm, es geht um Geister in einem alten Herrenhaus – eben um die auf der “anderen” Seite.

Ĉu vi konas la filmon “The others” (“La aliaj”)? Ĝi estas sufiĉe suspensa hororfilmo, kiu temas pri fantomoj en malnova grandbieno – do pri tiuj sur la “alia” flanko.

Deshalb mussten wir ziemlich lachen, als wir auf dem Geldautomaten in unserer Gegend Folgendes entdeckt haben:

Tial ni devis sufiĉe multe ridi, kiam ni malkovris la jenon sur la ekrano de la monaŭtomato en nia najbaraĵo:

Unten rechts in der Ecke ist der Knopf für “Andere Beträge”… Aber auch der “gewünschte Betrag” (“disired amount”) hat mir gut gefallen :-).

Sube dekstre en la angulo estas la butono por “Aliaj sumoj”… Sed ankaŭ la “dizirata sumo” (“disired amount”) tre plaĉis al mi :-).


Allerdings muss ich sagen, dass wir natürlich dankbar sein müssen für den Knopf “English” auf den Geldautomaten! Ich habe inzwischen die komplizierten koreanischen Wörter gelernt und kann mich einigermaßen orientieren, aber ich benutze der Sicherheit wegen (damit ich nicht versehentlich den falschen Knopf drücke) doch auch meist die englische Bildschirmaufschrift. Und Bertil wäre natürlich ohne diese immer noch völlig aufgeschmissen!

Sed mi tamen devas diri, ke ni kompreneble devas esti dankaj pro la butono “English” sur la monaŭtomatoj! Intertempe mi lernis la komplikajn Koreajn vortojn, kaj do povas iom orientiĝi, sed mi uzas por sekureco tamen ankaŭ plej ofte la Anglan ekranbildon (por ke mi ne hazarde premu la malĝustan butonon). Kaj Bertilo kompreneble ankoraŭ estus tute senhelpa se ĝi ne ekzistus.

Und hier noch was Hübsches von unserem Geldautomaten:

Kaj jen ankoraŭ io bela el nia monaŭtomato:

Mi legas la karton.

Ich lese die Karte.


2 pensoj pri “Andere Beträge / Aliaj sumoj”

  1. Mi estis preskaŭ korektonta la originalan titolon “The others” al “Los otros”, ĉar temas pri kinaĵo reĝisorita kaj produktita en mia lando. Sed mi ĝustatempe ekkonsciis ke la aktoraro estas anglalingva kaj do la registrado okazis angle. Mi tamen pensas ke la premiero okazis en Hispanujo, kompreneble sub titolo “Los otros” kaj dublita hispanen.

    Se vi ŝatis la kinaĵon, mi rekomendas ĉiujn aliajn de la sama reĝisoro, Alejandro Amenábar. Mi spektis ilin kun vera ĝuo! “Tezo”, la unua, estas vera suspensa filmo neniam spektita depost Hitchcock. Kaj la lasta, “For en maron”, kvankam tute aparta al la ĝistiama stilo de Alejandro, estas ja majstraĵo kiun mi prikomentis en bitakoro. Krome, ĝi ĵus ricevis oskar-premion al neanglalingva filmo, sed tio ne nepre pliprestiĝigas ĝin.

    Parenteze, ĉu jam ne plu eblas scii kiu estas la aŭtoro/iniciatinto de la artikoloj?

  2. Manuel Pancorbo Castro skribis:

    Mi estis preskaŭ korektonta la originalan titolon “The others” al “Los otros”

    Ankaŭ mi ŝatas tiun Hispanan titolon, kaj ofte uzas ĝin, kiam ni parolas pri tiu filmo – almenaŭ por konfuzi Birken… 🙂

    mi rekomendas ĉiujn aliajn de la sama reĝisoro, Alejandro Amenábar. Mi spektis ilin kun vera ĝuo! “Tezo”, la unua, estas vera suspensa filmo neniam spektita depost Hitchcock. Kaj la lasta, “For en maron”

    Dankon pro la rekomendoj! Nepre ni provu iam vidi ankaŭ tiujn filmojn. Bedaŭrinde ni ne havas DVD-ludigilon en Koreujo. 🙁

    Parenteze, ĉu jam ne plu eblas scii kiu estas la aŭtoro/iniciatinto de la artikoloj?

    Sur la bloga ĉefpaĝo ankoraŭ aperas tiu informo (tuj sub la titolo – ordinare dekstre), sed ial ĝi forfalis sur paĝoj kun unuopaj blogaĵoj. Fuŝo! Mi nun riparis tion. Dankon pro la atentigo!

Komentado estas fermita.