Die Waschmaschine im Keller / La lavmaŝino en la kelo

Als wir hier eingezogen sind, stand eine Waschmaschine auf dem Balkon, aber leider war die jemandem versprochen und wurde noch am selben Tag weggebracht. So benutzen wir nun die Haus-Waschmaschine im Keller.

Kiam ni ekloĝis ĉi tie, staris sur la balkono lavmaŝino, sed bedaŭride oni jam promesis ĝin doni al iu alia, kaj ĝi estis jam la saman tagon fortransportita. Tial ni nun uzas la doman lavmaŝinon en la kelo.

Wir bekamen also die Information, dass es eine Waschküche gebe und dass wir zum Waschen vier 500-Won-Stücke bräuchten. Na, das klang vertraut! In Tübingen haben wir nämlich auch immer die gemeinsame hauseigene Münzwaschmaschine benutzt und dafür je drei 50-Cent-Stücke gebraucht. So sammeln wir jetzt also wieder bestimmte Münzen, weil wir sie zum Waschen brauchen…

Ni do ricevis la informon, ke ekzistas lavejo, kaj ke ni bezonas 500-vonajn monerojn por la lavado. Nu, tio sonis hejmece! En Tübingen ni nome ĉiam same uzis la komunan doman lavmaŝinon moneran, por kiu ni uzis ĉiufoje tri 50-cendajn monerojn. Tial ni nun denove kolektadas certajn monerojn, ĉar ni bezonas ilin por la lavado…

Es kam bald der Tag, an dem wir die Waschmaschine zum ersten Mal erkunden mussten. So haben wir uns an einem Samstag Vormittag in den Keller begeben, vorbereitet auf ein kompliziertes Gerät mit unendlich vielen Schaltern und Temperaturreglern. Die Waschmaschine stellte sich jedoch als eher einfach heraus. Sehr einfach, um genau zu sein.

Baldaŭ venis la tago, en kiu ni la unuan fojon devis esplori la lavmaŝinon. Ni do unu sabatan antaŭtagmezon iris en la kelon, nin antaŭpreparinte renkonti komplikan aparaton kun senfina vico da ŝaltiloj kaj temperaturaj reguliloj. La lavmaŝino tamen montriĝis esti pli simpla ol malsimpla. Tre simpla, por diri ĝuste.

Keine Trommelwaschmaschine, sondern so eine Bottichwaschmaschine, die die Wäsche hin und her schwenkt. Es gibt drei Stufen von Temperaturen: kaltes Wasser, warmes Wasser, heißes Wasser. Kein Mensch weiß, wie warm das warme Wasser ist – wenn es überhaupt warm ist. Wir sind ziemlich sicher, dass das Wasser immer kalt ist, obwohl die ausführliche englischsprachige Anleitung auf dem Innendeckel der Maschine ausdrücklich sagt, dass man erst Waschpulver und Wäsche hineintun und dann die Temperatur wählen soll. Einmal habe ich es mit dem Schalter “heißes Wasser” versucht, da passierte wirklich was! Das Wasser lief sehr viel langsamer in die Maschine, weil es offenbar durch irgendeine Vorrichtung zum Heizen geschickt wurde. Es war aber so kalt wie sonst auch. Da habe ich wieder auf “warmes Wasser”, d.h. normal kaltes Wasser 😉 umgeschaltet.

Ne esta tambura lavmaŝino, sed tia barela lavmaŝino, kiu skuŝovadas la lavaĵon tien kaj reen. Ekzistas tri temperaturaj ŝtupoj: malvarma akvo, varma akvo, varmega akvo. Neniu scias, kiel varma estas la varma akvo – se ĝi entute estas varma. Ni efektive estas sufiĉe certaj, ke la akvo ĉiam estas malvarma, kvankam la detala Anglalingva instrukcio sur la interna flanko de la kovrilo de la maŝino eksplicite diras, ke oni unue enmetu lavpulvoron kaj lavaĵon, kaj poste elektu temperaturon. Unu fojon mi provis turni la ŝaltilon al “varmega akvo”, kaj tiam vere okazis io! La akvo fluis multe pli malrapide en la maŝinon, ĉar ĝi evidente estis kondukata tra ia aparta hejtilo. Sed ĝi tamen estis same malvarma kiel ĉiam. Tiam mi denove reŝaltis al “varma akvo”, t.e. normale malvarma akvo ;-).

Die Bedienung ist also überaus einfach. Man tut alles zusammen in die Maschine, schließt den Deckel und wirft die vier Münzen ein. Dann springt die Maschine an. Zwischendurch kann man den Deckel auch nochmal öffnen und was dazutun, z.B. Weichspüler. Deshalb wissen wir auch, dass das Wasser immer kalt ist. Allerdings ist das Waschen mit kaltem Wasser hier in Korea nicht ungewöhnlich. Unterwäsche und so kocht man wohl, aber normale Sachen wäscht man oft kalt. Viele Waschmittel werben richtig damit, dass sie in kaltem Wasser genauso sauber waschen. Weiß jemand von euch vielleicht, ob dann auch mehr Chemie drin ist?

La uzado estas do tute facila. Oni enmetas ĉion kune en la maŝinon, fermas la kovrilon, kaj enŝovas la kvar monerojn. Tiam startas la maŝino. Dum ĝi laboras. oni povas ankoraŭ malfermi la kovrilon, kaj ion almeti, ekz. moligaĵon. Tiel ni eksciis, ke la akvo ĉiam estas malvarma. Ĉiuokaze lavado per malvarma akvo ne estas malkutima ĉi tie en Koreujo. Subvestaĵojn k.s. oni ja boligas, sed ordinarajn vestaĵojn oni ofte lavas malvarme. Pri pluraj lavpulvoroj oni efektive faras reklamon, ke ili same pure lavas en malvarma akvo. Ĉu eble iu el vi scias, ĉu pro tio ankaŭ enestas pli da kemiaĵoj?

Das Verrückte ist: Es funktioniert. Trotz aller meiner kultur- und erziehungsbedingten Vorurteile bin ich bisher jedenfalls ganz zufrieden mit der Waschleistung. Bis jetzt haben wir uns noch nicht ernsthaft nach einer eigenen Waschmaschine umgesehen, obwohl wir fast die einzigen sind, die dort unten waschen. Alle anderen haben eine eigene Waschmaschine, und sicher könnten auch wir zumindest eine gebrauchte kaufen. Aber wenn es nicht unbedingt sein muss, können wir das Geld auch sparen, denke ich immer…

La frenezaĵo estas, ke funkcias. Spite ĉiujn miajn kulture kaj eduke kondiĉitajn antaŭjuĝojn, mi estas ĝis nun ĉiuokaze tute kontenta pri la lavrezultoj. Ni ankoraŭ ne serioze esploris pri akirado de propra lavmaŝino, kvankam ni estas preskaŭ la solaj, kiuj lavas tie sube. Ĉiuj aliaj havas propran lavmaŝinon, kaj certe ankaŭ ni povus aĉeti almenaŭ uzitan maŝinon. Sed se tio ne nepre necesos, ni volonte ŝparos tiun monon, mi ĉiam pensas…

3 pensoj pri “Die Waschmaschine im Keller / La lavmaŝino en la kelo”

  1. Ĉu povas mi kelkavorte saluti?
    mi malkovris vian blogon kaj ĝi estas tre simpatia!
    Ĝuste mi demandis al mi plurfoje pri via vivo en Koreujo.
    Ankaŭ estas tre agrable legi pri ĉiutaga vivo en ĉi tiu azia lando, en la lingvo de Zamenhof.
    Kore mi salutas vin ambaŭ kaj, se ne estas malpermesite al mi, mi revenos de temp’al tempo legi ĉi tie, por plulerni pri vivo en Koreujo.
    Amikajn pensojn.
    Mireja

  2. Ni kore(e) bonvenigas vin, Mireja. Ni ĝojas, ke vi trovas nian blogon simpatia. Kompreneble vi rajtas reveni, kiom ajn ofte vi volas. Eble ankaŭ vi ekblogos, ĉu?

  3. Ho, ne! mi ne ekblogos. Se mi farus mi skribus pri miaj karuloj kiuj okupas tiom da loko en mia koro, sed mi sentas ke mi ne rajtas paroli pri ili surrete. Mi malofte sed tamen fojfoje faris en S.C.E. sed tuj post la sendado mi bedaŭris esti tion farita…
    Kore salutas el bretonio, unu el la okcidentaj pintoj de la eŭrop-azia granda kontinento.

Komentado estas fermita.