Pena tago / Ein schwerer Tag

Jen sekvas la daŭrigo de la rakonto pri nia unua tempo en Koreujo. (Espereble vi ne maltrafis la unuan parton: Tri ŝokoj kaj aliaj aventuroj.)

Hier die Fortsetzung der Erzählungen über die erste Zeit in Korea. (Hoffentlich habt ihr nicht den ersten Teil verpasst: Drei Schocks und andere Abenteuer.)

27 Aŭgusto – vendredo / 27. August – Freitag

Ĉe la vekiĝo ni konstatis, ke ni ne aparte bone dormis. Tio ne mirigis, se pensi pri la multaj horzonoj inter ni kaj Germanujo. Krome estis suficê varmaĉe kaj malseke, kiel kutime en Koreujo en Aŭgusto.

Beim Aufwachen haben wir gemerkt, dass wir nicht besonders gut geschlafen hatten. Das war nicht weiter verwunderlich, wenn wenn man an die vielen Zeitzonen zwischen uns und Deutschland denkt. Außerdem war es ziemlich warm und feucht, so, wie es eben in Korea im August ist.

Je tagmezo ni devis iri metroe al la universitato por aranĝi pli da aferoj. Pri metrobiletoj ni tamen sciis ege malmulte, kaj Birke ne memoris, kiel oni diras “rabatbileto” en la Korea. La koversacio kun la biletvendisto ne multe helpis. Finfine ni aĉetis du simplajn biletojn esperante, ke nia kara asistantino Hyun-jung instruos pri la afero.

Um die Mittagszeit mussten wir mit der U-Bahn zur Uni fahren, um noch weitere Dinge zu erledigen. Über U-Bahn-Karten wussten wir allerdings ziemlich wenig, und Birke konnte sich nicht erinnern, wie man “Sammelkarte” auf Koreanisch sagt. Die Konversation mit dem Fahrkartenverkäufer hat auch nicht viel geholfen. Schließlich haben wir zwei einfache Fahrkarten zur Uni gekauft und gehofft, dass uns die nette Assistentin Hyung-jung die richtigen Anweisungen geben würde.

Nia baldaŭ mondfama asistantino Hyun-jung.

Unsere bald weltberühmte Assistentin Hyun-jung.

En la universitato Birke ricevis librojn por la instruado. Kaj ni iris al la universitata bankofilio kaj malfermis konton por Birke. Tri aŭ kvar istoj okupis sin pri ni. Unu el ili, inter la administraj taskoj, sukcesis komenti ne nur pri la malboneco de la Germana piedpilka teamo kompare kun la Korea, sed ankaŭ pri la grandeco de la nazo de Birke! Laŭ Hyun-jung li estis amuza. Poste montriĝis, ke li misskribis la nomon de Birke en la kontokajero: Brike! Aldone li konsilis, ke Birke lernu la Korean bone. Tamen tio ne estis ofenda (neniu el la komentoj celis ofendi), sed bonintenca konsilo.

In der Uni hat Birke Bücher für den Unterricht bekommen. Und wir sind zur Campus-Filiale der “Cheil eunhaeng” (Die Bank Nummer 1) gegangen und haben ein Konto für Birke eröffnet. Drei oder vier Angestellte haben sich um uns gekümmert. Einer von ihnen hat zwischen den verwaltungstechnischen Dingen auch noch andere Kommentare abgegeben, und zwar über die schlechte Qualität der deutschen Fußballmannschaft im Vergleich zur koreanischen und auch über die Größe von Birkes Nase! Hyung-jung fand ihn unterhaltsam und lustig. Später haben wir noch festgestellt, dass er Birkes Namen im Kontoheft falsch geschrieben hatte: Brike! Zusätzlich hat er Birke noch geraten gut Koreanisch zu lernen. Das war allerdings nicht beleidigend (nichts von all den Kommentaren war beleidigend gemeint), sondern ein gut gemeinter Rat.

La sekva tasko estis aranĝi poŝtelefonon por Birke. Tio montriĝis ne tiom facila afero, ĉar bedaŭrinde eksterlandanoj ne rajtas oficiale havi Korean poŝtelefonon. Almenaŭ la unua vendejo asertis tion. En la dua ni tamen povis aranĝi telefonon, sed por eviti tro altan tarifon kaj prezon por la telefono, necesis tamen fari tiel, ke la telefono oficiale estis registrita sub la nomo de Hyun-jung, kaj unuatempe eĉ ligita al ŝia banka konto. Pri la konto eblos (laŭdire) ŝanĝi post du semajnoj, kaj pri la tarifo post tri monatoj. Ni vidos… La tuta umado en la dua vendejo daŭris almenaŭ unu horon kaj duono! Diablo scias, kion la isto faris telefonante la tutan tempon… Ni cetere dume ricevis sidlokon kaj kafon.

Die nächste Aufgabe war es ein Handy für Birke zu organisieren. Das hat sich als nicht so einfach herausgestellt, weil Ausländer offiziell kein Handy in Korea haben dürfen. Hat zumindest der Verkäufer im ersten Geschäft behauptet. Im zweiten Geschäft konnten wir dann trotzdem ein Telefon bekommen, aber um einen zu hohen Tarif und Handypreis zu vermeiden, mussten wir es trotzdem so machen, dass wir das Telefon offiziell unter Hyun-jungs Namen registriert haben, in der ersten Zeit sogar an ihr Konto gebunden. Das mit dem Konto könne (so hieß es) nach zwei Wochen geändert werden, das mit dem Tarif nach drei Monaten. Wir werden sehen… Die ganze Angelegenheit im Geschäft hat mindestens anderthalb Stunden gedauert! Weiß der Himmel, was der Verkäufer die ganze Zeit wegen uns telefonieren musste… Wir haben übrigens in der Zwischenzeit einen Platz und Kaffee angeboten bekommen.

Post manĝo en Korea restoracio (ni manĝis Bulgogi-n), ni reiris al la banko por korekti la misan nomon. La istoj nun skribis la nomon simple per koreaj literoj. Tamen cetere estis multe maltro da spaco en la nomkampo. La nomkampoj ĉi tie ja estas planitaj por normale tri-literaj koreaj nomoj. Tie havas spacon preskaŭ nur niaj antaŭnomoj, se koree skribite iom pli , ĉar la literoj ne staras unu apud la alia sed estas aranĝitaj en kvadrataj silaboj.

Nach einem Essen im Restaurant (wir haben Bulgogi – mariniertes, gebratenes Rindfleisch – gegessen) sind wir zurück zur Bank gegangen um den falsch geschriebenen Namen korrigieren zu lassen. Die Angestellten haben den Namen jetzt kurzerhand mit koreanischen Buchstaben geschrieben. Trotzdem war übrigens auch jetzt noch viel zu wenig Platz im Namensfeld. Die Namensfelder sind alle für normalerweise dreisilbige koreanische Namen ausgelegt. Von unsereinem passt da mal gerade der Vorname rein, mit koreanischen Buchstaben ein bisschen mehr, weil die Buchstaben nicht nebeneinander stehen sondern in quadratischen Silben angeordnet werden.

Poste ni prenis la restantajn Holmer-aferojn el la oficejo, kaj transportis ilin metroe hejmen – kun simplaj biletoj, ĉar en la stacio de la universitato ili ne vendis la pli favorprezajn metrokartojn. (Intertempe Hyun-jung estis klariginta al ni pri rabatbiletoj / metrokartoj.) Tiujn oni vendas nur en la stacioj de la plej novaj linioj. Tiajn ni do anstataŭe aĉetis ĉe nia stacio. Tie krome bonŝance troviĝas funkcianta monaŭtomato, kiu akceptas la eksterlandajn kartojn kaj de Birke, kaj mian.

Danach haben wir die restlichen Sachen von Holmer aus dem Büro geholt und sie mit der U-Bahn nach Haus gebracht – wieder mit einfachen Fahrkarten, denn in der Station der Universität werden keine T-Money-Magnetkarten verkauft, die den Fahrpreis günstiger machen. (In der Zwischenzeit hatte uns Hyun-jung aufgeklärt, was es alles an Sammel- und anderen Karten für U-Bahn und Bus gibt.) Diese kann man nur in den Stationen der neueren U-Bahnlinien kaufen. Wir haben sie also in unserer Station gekauft. Dort gibt es außerdem einen funktionierenden Geldautomaten, der die ausländischen Geldkarten von mir und Birke akzeptiert.

Pri la litaĉo nenio povis okazi tiun tagon, ĉar la riparisto ne estis tie. Ve!!!

Mit dem Bett konnte an diesem Tag aber nichts passieren, weil niemand zum Reparieren da war. Oje!!

Vespere ni trovis superbazareton, kaj aĉetis manĝaĵojn aŭskultante laŭtegajn laŭtparolilajn vendokriojn pri vinberoj (“podo”) kaj diablo-scias-kio. Oni apenaŭ povis aŭdi siajn proprajn pensojn en la vendejo. Mi provis fuĝi sur la straton, sed montriĝis, ke tie estis eĉ pli laŭte, ĉar oni instalis laŭtparolilon direktitan al la strato.

Abends haben wir einen kleinen Supermarkt gefunden und Sachen zum Essen eingekauft, während wir dem lauten Lautsprecher-Marktschreien über Weintrauben (“podo”) und wer-weiß-noch-alles zugehört haben. man konnte kaum seine eigenen Gedanken hören. Ich habe versucht auf die Straße zu flüchten, aber draußen war es ncoh viel lauter, weil dort auch Lautsprecher installiert waren.

Poste ni retumis en “PC-bang” (“piŝi-bang” = Interreta kafejo), kie estis eĉ pli laŭte pro pafegantaj komputilludantoj. Finfine mi ne eltenis kaj devis denove fuĝi sur la straton kun kapdoloro – ĉi-foje pli sukcese.

Dann sind wir ins “PC-bang” (“pishi-bang” = “PC-Zimmer” = Internet-Café) gegangen, in dem noch lauter schießende Computerspieler saßen. Schließlich habe ich es nicht mehr ausgehalten und bin mit Kopfschmerzen auf die Straße geflohen – diesmal erfolgreicher.

Finfine ni dormis ankoraŭ unu nokton sur la ŝtaldratoj de la litaĉo.

Schließlich haben wir noch eine Nacht auf den Stahldrähten des alten Bettes geschlafen.

5 pensoj pri “Pena tago / Ein schwerer Tag”

  1. Jen mia ŝanco atentigi pri kelkaj eraretoj:
    1. Nuntempe malĝustas la ligo al la granda foto de la baldaŭ mondfama asistantino. Ĝi enhavas unu troan “blogo/”. Sen tio oni senprobleme vidas la bildon.
    2. La nomo de la jam menciita asistantino ankaŭ en la germana estu “Hyun-jung”, ĉu ne? (Nuntempe mankas unu “un”…)
    3. Malgraŭ ĉiuj diskutoj pri skribado de la germana, mi certas ke la germanan vorton por “mondfama” oni skribas per “h” (“weltberühmt”).

    Pri la kvalito de la Germana piedpilko mi diras: Ĝi estas sendube malalta nun. Tamen Germanio venkis kontraŭ Suda Koreujo en grava ludo en 2002. Do kompare al Suda Koreujo, Germanio ne povas esti tiom malbona.

    Mi tuj konfesas, tamen, ke la teamo de Suda Koreujo almenaŭ havas ĉarman adorantinon

  2. Dankon, Kunar! Mi provis korekti.

    Pri piedpilkado mi tamen ne havas opinion. Pri la vorto “piedpilko” mi tamen ja havas opinion. Ĝi estau laŭ mi nomo de pilko-speco (pilko, kiun oni piedbatas), ne nomo de ludo. Por la ludo necesas diri aŭ “piedpilkado”, aŭ “piedpilkludo” (aŭ “futbalo”). Tiupunkte mi ne konsentas kun la Nova PIV.

    La A-formo “piedpilka” tamen estas uzebla en esprimoj kiel “piedpilka teamo”, kaj
    por “ludi tiun ludon” tute oportunas la simpla verbo “piedpilki”.

    [Nu, laŭdire iuj volas, ke mi harfendu pri lingvaj aferoj ĉi tie…]

  3. Dankon pro la atentigo! Mi forte preferas la solvon kun “-ado” aĉ “-ludo”. Fakte kutime mi eĉ diras “piedpilkludado”. Se mi nun legas de majstro, ke unu el ili sufiĉas, tio estas des pli bone.

    Kiam okazas granda dancevento pri 30,4 centimetroj, mi parolas pri futbalo. Kompreneble ne eblas eviti ajnan duoblan signifon en Esperanton. Tio ankaŭ ne estus dezirinde, ĉar perdiĝus multaj lingvoŝercoj. Sed se jam ekzistas taŭga vorto, mi ne nepre bezonas novan…

  4. Mi miras pri la poŝtelefonaj malfacilaĵoj… ĉu ne eblas aĉeti antaŭpagitan poŝtelefonan karton, kiu estas anonima kaj ne demandas pri landa deveno?

    Jen lingva komento (kiajn mi ne aparte ŝatas, tamen se temas pri Bertilo la tento tro grandas): vi uzis vorton “horzono”. Mi uzis la koncepton en blogaĵo, sed mi preferis la vorton “horstrio”; eĉ nuntempe mi pensas bona “hordaŭbo”, pro evidentaj formo-similecoj. Kredeble ĉiuj bonas, sed “zono” memorigas pri io horizontala kaj ĉirkaubrakuma.

    Fine, mi laŭdas vian paciencon elteni la unuajn ŝokojn de tute alispeca vivo. Sukceson!

  5. Manuel Pancorbo Castro skribis:

    ĉu ne eblas aĉeti antaŭpagitan poŝtelefonan karton, kiu estas anonima kaj ne demandas pri landa deveno?

    Bedaŭrinde tio ne eblas. Ankaŭ mi miras.

    vi uzis vorton “horzono”. Mi uzis la koncepton en blogaĵo, sed mi preferis la vorton “horstrio”; eĉ nuntempe mi pensas bona “hordaŭbo”, pro evidentaj formo-similecoj. Kredeble ĉiuj bonas, sed “zono” memorigas pri io horizontala kaj ĉirkaubrakuma.

    Mi uzas “horzono” pro nura alkutimiĝo, kaj mi neniam pripensis, ĉu ĝi estas logika aŭ ne. Plej ofte mi tamen aŭdis ĝin en la formo “horzonozo”, kiu egalas al tio, kion mi nomas “jetlaco”, sed “horzonozo” estas pli-malpli ŝerca vorto (diras iuj…).

    NPIV subtenas mian uzon (vidu ĉe “zono”), difinante “horzono” per “ĉiu el la daŭboj de la tersurfaco…” (kaj la tria signifo de “daŭbo” estas difinita per “horzono”). Ŝajnas do, ke “horzono” estas sufiĉe establita.

Komentado estas fermita.