Hazarda bildo

Mi ĵus aldonis kape de ĉiu blogpaĝo bildon hazarde elektitan el la aro de bildoj, kiujn ni jam ie uzas en niaj blogafiŝoj. Kiel kutime tiu bildo estas nur malgranda versio kun hiperligo al la plengranda bildo (alklaku k.s.).

Ich habe gerade auf jeder Seite ein Bild eingefügt, das per Zufall aus den Bildern ausgewählt wird, die wir schon irgendwo in unserem Blog verwendet haben. Wie immer ist es nur eine kleine Version mit einem Link zum Bild in voller Größe (bitte anklicken).

La elekto de bildoj daŭre pligrandiĝos, ĉar mi kaj Birke uzadas ŝian karan ciferecan fotilon. Eĉ mi, kiu kutimis neniam foti, ĝin volonte uzas.

Die Auswahl an Bildern wird immer größer, weil wir unsere Digitalkamera benutzen. Sogar ich, der vorher normalerweise nie fotografiert hat, fotografiere gern damit.

(Nu, la kolekto kreskos, ĝis la diskospaco, pri kiu mi disponas ĉe la servilo, elĉerpiĝos, sed tiam mi “simple” pagu por pli da spaco. Eble Birke aldonos kelkajn vonojn…)

(Na ja, die Menge an Bildern wird wachsen, bis der Platz auf meinem Server nicht mehr ausreicht, aber dann muss ich “einfach” für mehr Platz bezahlen. Vielleicht gibt Birke ein paar Won dazu…)

15 pensoj pri “Hazarda bildo”

  1. Prima Idee! Jetzt muss ich eure Seiten noch öfter aufrufen, um mich an den verschiedenen Bildern zu erfreuen. Unsere Homepage kennt ihr ja schon. Bertil, beim schreiben dieses Textes und betrachten von Bildern stört mich das linke grosse Fenster. Ich kann ich es irgendwie weg machen?

  2. Conny skribis:

    beim schreiben dieses Textes und betrachten von Bildern stört mich das linke grosse Fenster. Ich kann ich es irgendwie weg machen?

    “Linke grosse Fenster”??? Ĉu vi eble celas la dekstran menuon? Verŝajne.

    Mi ĵus aldonis iom da magio, kiu eble povas helpi. La menuo nun havas grizaĵon ĉe la supro. Provu alklaki ĝin. Mi ne povis tiun magiaĵon testi en aliaj TTT-legiloj ol mia kara Fajrovulpo, kaj tial mi ne scias, ĉu ĝi funkcias por ĉiuj. Mi petas raporti pri eventualaj problemoj.

    Mi ĝojas, ke vi ŝatas la ideon pri hazardaj bildoj. 🙂

  3. Saluton, Nicola! Mi provis komenti hieraû en via blogo, sed mia komento malaperis senspure. Kion mi faris erare?

  4. Natürlich, das rechte Fenster! Stefan amüsiert sich auch immer darüber. Er sagt dann: “Das andere links”. Aber wer kann mir das schon verdenken, schließlich trage ich ja noch eine extra Portion weiblicher Hormone in mir, da komnmt man schwer gegegen an.

  5. Connie hat geschrieben:

    Stefan amüsiert sich auch immer darüber. Er sagt dann: “Das andere links”.

    Ich habe auch selbst Probleme mit rechts und links. Dafür muss man nicht unbedingt eine Menge weiblicher Hormone haben. Aber es hilft vielleicht… 🙂

  6. Estus tre utile se vi ĉiam kunindikus ligon al la enskribo kiu enhavas la bildon. La leganto malkovrus pasintajn okazaĵojn laŭ hazarda bildo (tre interesa afero: la rakonto malantaŭ certa foto). Vi kiel aŭtoroj posedus plian metodon por interesigi homojn pri viaj verkoj – precipe la pli malnovaj (do la arkivo profitus de tio).

  7. Kara Bertilo, vi neniel eraris 🙂 ĉar lastatempe mi estis inundita de ĉia spamaĵo en mia blogo, mi decidis moderigi ĝin. Sed nur mi lasas ĉion libera 🙂 Via komento ja reaperis ĝuste kune kun mia respondo 😀

  8. Kunar skribis:

    Estus tre utile se vi ĉiam kunindikus ligon al la enskribo kiu enhavas la bildon.

    Jes, tio estus utila – sed multe pli komplika. La nuna kodo nur rigardas, kiuj bildoj troviĝas en la dosierujo por bildoj, kaj hazarde elektas unu el tiuj. Estus multe pli da laboro fari kodon, kiu trairas ĉiujn jamajn afiŝojn, kaj tie elprenas bildojn kaj ties adresojn. Sed eble iam mi trovos tempon ankaŭ por tio.

    Nicola skribis:

    Sed nur mi lasas ĉion libera 🙂 Via komento ja reaperis ĝuste kune kun mia respondo

    Jes, bone. Nun ĝi aperis. Vivu la libereco!

  9. Vivu la libereco!

    Ĉiam! 😀

    Bertilo, ĉu vi tradukis la tutan wordpress? mi ŝategus havi la esperantan version 🙂 ankaŭ se vi nur parte tradukis ĝin, mi ŝatus partopreni en la tradukado.

  10. Nicola skribis:

    ĉu vi tradukis la tutan wordpress?

    Mi respondis al Nicola retpoŝte, por ne tro malŝpari la spacon tie ĉi per teknika babilado.

  11. “Jes, tio estus utila – sed multe pli komplika.”

    Pro via klarigo pri la funkciado de la kodo mi komprenas, kial. Nu, kvankam mi jam estas konata kiel luksogrumblemulo ĉi tie, mi akceptas tion. Ĉiel ajn jam estas bele, vidi fotojn de gitarludantoj, ornamitaj poŝtelefonoj kaj naskiĝtagaj kukoj je la komenco de la paĝo!

  12. Kunar proponis, ke mi provizu la hazardajn bildojn per ligo al la enskribo, kiu enhavas tiun bildon. Antaŭe mi respondis, ke tio estus tre komplika, sed nun mi tamen plenumis lian peton. Dankon al Kunar pro la bona ideo!

  13. Mi ĝojas, ke tio nun funkcias. Jen plia ideo por eĉ plia plibonigo: La ligo al la enskribo aperu aparte sub la bildo (kun akompana teksto “enskribo malantaŭ tiu foto”). La bildo ligu al la pli granda versio de la bildo. Tiel homoj povus elekti, ĉu nur (tuj) vidi la pli grandan bildon aŭ la tutan enskribon. Tio ankaŭ konservus la regulon, ke ĝis nun bildoligo gvidas al pli granda versio de la bildo kaj ne al alia paĝo ( = “konformeco de atendo”).

Komentado estas fermita.