Gomajlo (Gmail)

Für unsere deutschen Freunde: Diesen ganzen Abschnitt werde ich nicht genau übersetzen. Vielleicht habt ihr aber von Gmail gehört und wollt eine gmail.com-Email-Adresse mit 1 GB Speicherplatz? Dann schreibt mir eine Mail und ihr bekommt eine Einladung dafür!

Ĉu vi jam aŭdis pri la nova retpoŝta servo Gomajlo (Gmail)? Ĝi estas retpoŝta servo de Guglo (Google).

Gomajlo jam furoras, kvankam ĝi ankoraŭ estas nur en testa stato. La ĉefa kialo estas, ke Gomajlo donas ne malpli ol unu gigabitokon (= mil megabitokoj!) da spaco por retpoŝto (kio cetere startigis militon inter la TTT-aj retpoŝtaj servoj – plural el ili nun ekofertas multe pli da spaco ol antaŭe). Alia kialo estas la ebloj serĉi tra sia propra retpoŝto per la fame rapidega serĉilo de Guglo, kaj plia kialo estas la interesa, moderna kaj parte revolucia maniero, laŭ kiu oni manipulas la retpoŝton – necesas tion sperti por kompreni.

Mi mem pli-malpli transiris al Gmajlo por retpoŝto, kaj ĉiuj mesaĝoj sendataj al miaj adrestoj ĉe “bertilow.com” kaj ĉe “gmx.net” aŭtomate pluiras al Gomajlo: “bertilow@gmail.com”.

Ankoraŭ oni ne povas libere aliĝi al Gomajlo, ĉar ĝi ne estas oficiale lanĉita. Oni nur testas, kaj de tempo al tempo iuj aferoj ŝanĝiĝas (plej ofte pliboniĝe). Oni povas aliĝi nur per invito de iu, kiu jam havas konton ĉe Gomajlo. De tempo al tempo la jamaj uzantoj ricevas po kelkajn invitilojn por disdoni.

Mi ĵus ricevis ses invitilojn, kaj se vi interesiĝas pri Gomajla retpoŝta konto, vi alskribu min (prefere rekte retpoŝte, ne ĉi tie en BBBlogo).

Sed sciu, ke Gomajlo nun ekzistas nur kun Angla interfaco. Sendube oni poste aldonos aliajn lingvojn, same kiel ĉe la serĉopaĝoj de Guglo, kaj tre verŝajne aldoniĝos ankaŭ Esperanto (same kiel ĉe la serĉopaĝoj). Aliflanke en Gomajlo oni povas libere skribi kaj legi Esperantan retpoŝton kun ĉiuj belaj supersignoj (kaj retpoŝton en multaj aliaj lingvoj, ekz. la Korea), ĉar Gomajlo (same kiel Guglo) funkcias plene laŭ Unikodo. Tiurilate Gomajlo estas pioniro inter la TTT-aj retpoŝtaj servoj. Ĉe pli-malpli ĉiuj aliaj oni apenaŭ povas uzi “strangajn” signojn senprobleme. Se Gomajlo tiom disvastiĝos, kiom mi supozas kaj esperas, post kelka tempo ni multe malpli bezonos uzi surogatan skribon (H, X…) en retpoŝto (kaj la argumentoj de la skriboreformemuloj ankoraŭ pli malfortiĝos).

2 pensoj pri “Gomajlo (Gmail)”

  1. Kein Kommentar, sondern…

    Liebe Birke!
    Herzlichen Glückwunsch zum Geburtstag!!!
    Dies vielleicht mit einiger Verzögerung (im Rausch des 3. Oktober untergegangen…extreme Zeitverschiebung…du weißt schonnn), aber immerhin: zwar aus den Augen, aber nicht aus dem Sinn! 😉
    (Tatsächlich hat mich Lena heute morgen noch dran erinnert. Somit schreibe ich auch in ihrem Namen!)

    Viele Grüße,
    Tilo

Komentado estas fermita.