{"id":259,"date":"2020-01-01T19:05:27","date_gmt":"2020-01-01T18:05:27","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=259"},"modified":"2020-01-01T19:05:27","modified_gmt":"2020-01-01T18:05:27","slug":"pmeg-2020-de-majusklemo-al-minusklemo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=259","title":{"rendered":"PMEG 2020 &#8211; de majusklemo al minusklemo"},"content":{"rendered":"\n<p>Por festi la novan jaron 2020 mi \u0135us lan\u0109is <strong>novan fre\u015dan (provizoran) version<\/strong> de la <strong>Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko<\/strong>, PMEG &#8211; a\u016d <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"MEG 2020 (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/\" target=\"_blank\"><strong>PMEG 2020<\/strong><\/a>, kiel \u011di ekde nun nomi\u011das.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p>En aparta <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"pa\u011do kun listo de \u015dan\u011doj en PMEG (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"\/pmeg\/shanghoj.html#pmeg_15_0_13\" target=\"_blank\">pa\u011do kun listo de \u015dan\u011doj en PMEG<\/a> vi povas legi pri la plej gravaj \u015dan\u011doj, kiujn mi faris \u0109i-foje, do interalie pri la nova nomo <em>PMEG 2020<\/em>. En tiu \u0109i blo\u011da\u0135o mi tamen volas iom pli detale rakonti pri alia \u015dan\u011do, kiu eble estos neatendita surprizo por tiuj, kiuj konas min kaj mian stilon. Temas pri <strong>transiro de majusklema skribo al minusklema<\/strong>.<\/p>\n\n\n\n<p>Multaj rimarkis, ke mi kutimas skribi ekz.<em> Li estas <strong>Franco<\/strong><\/em>, a\u016d <em>\u015ci estas <strong>Kanadanino<\/strong><\/em> a\u016d <em>Ili estas <strong>Esperantistoj<\/strong><\/em> a\u016d <em>Tio estas <strong>\u0108ina<\/strong> vazo<\/em> a\u016d <em>Jen <strong>Berlina<\/strong> strato<\/em>. Sufi\u0109e ofte okazis en diversaj retaj diskutoj, ke oni aparte demandis min, kial mi uzas majusklojn en tiaj vortoj. \u0108u ne devus esti minuskla skribo: <em>franco<\/em>, <em>kanadanino<\/em>, <em>esperantistoj<\/em>, <em>\u0109ina<\/em>, <em>berlina<\/em>?<\/p>\n\n\n\n<p>Fakte plej multaj, efektive preska\u016d \u0109iuj, uzas minusklojn en tiaj vortoj. Vera normo \u011denerala valida tamen ne ekzistas pri tiaj aferoj. En PMEG mi \u0109iam emfazis, ke la uzo de majuskloj estas afero sufi\u0109e malgrava, kaj ke eblas diversaj skribmanieroj. Tion mi plu opinias. Sed kial mi longe (dum jardekoj) uzis majuskleman skribon diferencan disde la \u011deneralaj tendencoj, kaj kial mi nun subite \u015dan\u011dis mian stilon?<\/p>\n\n\n\n<p>La tuta afero originas en artikolo de <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"R\u00fcdiger Eichholz (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/R%C3%BCdiger_Eichholz\" target=\"_blank\">R\u00fcdiger Eichholz<\/a> (iama membro de la <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\" (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"http:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\" target=\"_blank\">Akademio de Esperanto<\/a>) en la gazeto Lumo (1980, poste represita en la Akademiaj Studoj 1983). En tiu artikolo Eichholz tre konvinke argumentis por uzo de komenca majusklo en \u0109iaj vortoj, kiuj estas derivitaj el propra nomo. Do, el <em>Berlino<\/em> oni kreas <em>Berlina<\/em> konservante la majusklan B, \u0109ar propra nomo estas la radiko BERLIN mem, kiu restas propra nomo anka\u016d kiam oni almetas al \u011di A-fina\u0135on. Li anka\u016d argumentas por tio, ke oni traktu popolnomojn kiel <em>Anglo<\/em>, <em>Japano<\/em> kaj <em>Nederlandanino<\/em> kvaza\u016d ili estus propraj nomoj, \u0109ar ili multrilate ja similas al propraj nomoj. La detalojn de lia argumentado mi nun ne ripetu, \u0109ar kvankam siatempe lia rezonado plene konvinkis min, mi nun ne plu uzas liajn konsilojn.<\/p>\n\n\n\n<p>Jam leginte tiun artikolon mi plene konvinki\u011dis, ke tia skribmaniero estas tre klara kaj utila, kaj sekve uzinda. Poste mi trovis, ke anka\u016d la fama <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Andr%C3%A9_Albault\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Andr\u00e9 Albault (malfermi\u011das en nova langeto)\">Andr\u00e9 Albault<\/a> (giganto en la mondo de esperantologio, kaj multjara prezidanto de la Akademio) uzis la saman skribmanieron pro pli-malpli la samaj kialoj. Tio firmigis mian opinion. Anka\u016d kelkaj aliaj gravaj esperantistoj poste uzis majusklojn en la sama maniero, kaj mi da\u016drigis la\u016d tiu linio dum jardekoj, interalie en PMEG.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed mi ne povis ne rimarki, ke malmultaj emis imiti mian stilon (se entute iuj&#8230;), kaj mi komencis dubi, \u0109u la supozata klareco kaj utileco de la majusklema skribostilo multe efikas, se la granda plimulto uzas minuskleman skribon, kaj se homoj nur miras legante miajn nekutimajn majusklojn.<\/p>\n\n\n\n<p>Anta\u016d nelonge finfine alia grava esperantisto, kies konsilojn mi \u0109iam emas sekvi, iom parenteze en diskuto, kie denove iu demandis, kial mi skribas tiom strange, menciis, ke la\u016d lia impreso mi vere estas la sola, kiu skribas tiel nuntempe. Li rimarkis tian majusklemon \u0109e neniu alia. Tio igis min aparte kontroli, kiel statas pri la afero, kaj mi povis nur konfirmi tion: Vere mi \u015dajnis esti la sola. Eichholz kaj Albault jam mortis, kaj la malmultegaj aliaj majusklemuloj, kiujn mi sukcesis elfosi, estas \u0109iuj tre maljunaj.<\/p>\n\n\n\n<p>Cerbuminte pri tio dum semajno a\u016d du mi finfine faris la decidon forlasi la majuskleman stilon kaj simple ali\u011di al la \u011denerala minusklema tendenco. Ekde kelkaj semajnoj mi do skribas <em>Li estas <strong>franco<\/strong><\/em>, <em>\u015ci estas <strong>kanadanino<\/strong><\/em>, <em>Ili estas <strong>esperantistoj<\/strong><\/em>, <em>Tio estas <strong>\u0109ina<\/strong> vazo<\/em> kaj <em>Jen <strong>berlina<\/strong> strato<\/em> &#8211; same kiel pli-malpli \u0109iuj aliaj.<\/p>\n\n\n\n<p>Anka\u016d en PMEG mi \u015dan\u011dis amasojn da komencaj majuskloj en minusklojn. (Espereble mi trovis \u0109iujn okazojn&#8230;).<\/p>\n\n\n\n<p>Sed ne estas tute evidente, kiel do skribi en \u0109iuj okazoj. Mi provis esplori, kiel oni efektive skribas tiajn vortojn en gravaj gazetoj. Ke la skribo estas \u011denerale minusklema, mi sciis, sed mi volis konfirmi la detalojn. Mi do kontrolis la uzon en revuo <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"revuo Esperanto (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/uea.org\/revuoj\/esperanto\" target=\"_blank\">Esperanto<\/a> kaj en la magazino <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Monato (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/www.esperanto.be\/fel\/mon\/\" target=\"_blank\">Monato<\/a>. Pri Monato estis sufi\u0109e facile, \u0109ar <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"la konvencioj uzataj en Monato (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/www.esperanto.be\/fel\/mon\/mon_konv.php#maju\" target=\"_blank\">la konvencioj uzataj en Monato<\/a> estas publikigitaj en la Interreto.<\/p>\n\n\n\n<p>Montri\u011dis, ke Monato estas radikale minusklema. Tie oni skribas majuskle nur efektivajn proprajn nomojn, dum \u0109iaj deriva\u0135oj de nomoj havas komencan minusklon. E\u0109 la vortojn <em>esperanta<\/em> kaj <em>esperante<\/em> (\u201crilata\/rilate al la lingvo Esperanto\u201d) Monato skribas minuskle, dum la lingvonomo <em>Esperanto<\/em> mem tamen tute logike havas komencan majusklon.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed je mia suprizo mi trovis, ke en revuo Esperanto la uzo estas ja minusklema, sed signife malpli radikale minusklema ol en Monato. Revuo Esperanto skribas <em>Esperanta<\/em> kaj <em>Esperante<\/em>, kaj anka\u016d <em>Zamenhofa<\/em>, kaj e\u0109 <em>\u015cillera<\/em> kaj <em>Putina<\/em>. La ekzaktaj reguloj ne \u015dajnas esti tute rigore fiksitaj, sed la afero tamen estas sufi\u0109e klara.<\/p>\n\n\n\n<p>Kiel do mi faru? \u0108u mi imitu la uzon de Monato a\u016d la uzon de revuo Esperanto? Montri\u011dis, ke ne ekzistas unu klara normo a\u016d kutimo, al kiu mi povas transiri, kiam mi forlasas mian majusklemon. Finfine mi decidis ali\u011di al la stilo de revuo Esperanto, \u0109ar povas esti iom konfuze skribi ekz. <em>akademia<\/em>, kiam oni ne celas \u201crilata al akademioj\u201d \u011denerale, sed tute specife \u201crilata al la Akademio de Esperanto\u201d. Prefere oni skribu <em>Akademia<\/em>. Simile mi plu skribas <em>Fundamenta<\/em>, kiam la ideo estas \u201crilata al la Fundamento (de Esperanto)\u201d, kaj ne <em>fundamenta<\/em>, kiel faras Monato.<\/p>\n\n\n\n<p>Pri tiaj detaloj mi neniel celas disputi. La afero plu estas malgrava, kaj ne indas batali por enkonduko de deviga unueca normo pri tiaj aferoj. Multaj naciaj lingvoj ja havas tiajn normojn, kiuj \u015dajnas plejparte utili por distingi inter edukitaj kaj needukitaj homoj (inter elito kaj malelito, inter homoj, kiujn oni respektu, kaj stultuloj&#8230;). Praktike oni pri tio elspezas tro multe da peno kaj tempo en la lernejoj, je sufi\u0109e malmulta efektiva utilo. Iom da libereco pri tiaj malmultesignifaj ortografiaj detaloj estas inda.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed tamen, per la transiro al minusklemo en PMEG, la efektiva uzo en Esperanto estas nun pli unueca ol \u011di estis anta\u016de. Kaj se iu PMEG-leganto anta\u016de jam lasis sin konvinki de mia majusklemo, kaj nun sentas sin trompita, mi sincere pardonpetas. Sed mi neniam skribis en PMEG, ke tia skribstilo estas pli \u011dusta a\u016d pli bona ol minusklema skribo.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Por festi la novan jaron 2020 mi \u0135us lan\u0109is novan fre\u015dan (provizoran) version de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG &#8211; a\u016d PMEG 2020, kiel \u011di ekde nun nomi\u011das.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/259"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=259"}],"version-history":[{"count":24,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/259\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":283,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/259\/revisions\/283"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=259"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=259"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=259"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}