Plibonigoproponoj

Cetere, se vi havas iajn ideojn pri plibonigoj aŭ aldonoj al PMEG, vi ĉiam povas skribi al mi pri tio. Mi regule mem rimarkas tiajn aferojn kaj tiam aldonas ion al mia listo de farotaĵoj por PMEG.

Tre ofte la inspiro venas el diskutoj en Fejsbuko, kiam iu demandas pri io. Mi ekzemple ĵus aldonis la jenan taskon al mia listo:

– Poluru la klarigojn pri “inter” antaŭ unu-nombra esprimo (gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/ lokaj_rolvortetoj/inter.html#i-tsl). Ĉiuj kvar Zamenhofaj ekzemploj estas Bibliaj, kaj kredeble ne estas imitindaj.

Sed ankaŭ okazas, ke homoj skribas al mi retpoŝte pri tiaj ideoj. Kompreneble, se vi eĉ trovas tajperarojn aŭ ion similan (fuŝitajn ligilojn/referencojn, fuŝitajn fontindikojn…), ankaŭ tiaj informoj estos tre bonvenaj. Ne hezitu! Mi atingeblas per la adreso “bertilow” ĉe “gmail.com”.