PMEG 15.0.14 – proksimiĝas la dua eldono

Hodiaŭ, la 10-an de Aŭgusto 2020, mi lanĉis version 15.0.14 de PMEG, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Tiu ĉi versio estas laŭplane la lasta provizora versio antaŭ ol estos lanĉita la dua libra eldono de PMEG, sub la nova nomo PMEG 2020. Korektado de eraroj ankoraŭ povos okazi, sed mi ne planas aldoni novan enhavon. Do, se vi volas helpi igi la duan eldonon kiom eble perfekta, ne hezitu raporti erarojn (tajperarojn, erarajn ligilojn, erarajn fontindikojn k.s.). Sendu retmesaĝon al “bertilow” ĉe “gmail.com”, aŭ lasu komenton tie ĉi.