Plena Serio de Ĉu-verkoj

Hodiaŭ mi aldonis al la Tekstaro de Esperanto la novelaron “Ĉu rakonti novele?”, kiu estas la lasta verko de Claude Piron kun la karakteriza vorto Ĉu en la titolo. (Li verkis ilin tamen sub la plumnomoj Johán Valano kaj Johán Balano.) La serio de Ĉu-verkoj do estas kompleta en la Tekstaro.

Jam delonge troviĝas en la Tekstaro ankaŭ la Piron-aĵo “Gerda malaperis”. Sekve Piron estas nun la plej abunde ĉeestanta verkisto en la Tekstaro, post Zamenhof (kompreneble).

Kio sekvos? Mi ankoraŭ ne decidis, sed en la atendovico troviĝas la jenaj verkoj:

  • Ili kaptis Elzan (denove Piron – do eble mi ne prioritatu tiun tekston)
  • La bona lingvo (Piron, do …)
  • Tien (Piron, sekve …)
  • Dio, psiĉjo kaj mi (Piron …)
  • Kompatinda Klem (malmulte konata verko de John Merchant el 1931)
  • Tri Angloj Alilande (ankaŭ John Merchant, el 1936)
  • El la Verda Biblio kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer (de Izrael Lejzerowicz, 1935)
  • Noveloj (de Henryk Sienkiewicz, tradukis Lidja Zamenhof, 1925)
  • Tur-Strato 4 (de Hans Weinhengst, 1934)
  • Se Grenereto (de Kenelm Robinson, 1930)
  • Pro Kio? (de Friedrich Ellersiek, 1920)
  • Esperanto en Perspektivo (de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro – sed tiu grava 845-paĝa verkego el 1974 bedaŭrinde estas havebla nur en PDF-formo, kiu postulas multegan penan laboron, se ĝi estu adaptita por la Tekstaro)

Se vi havas opinion pri tiu listo, aŭ eble aliajn proponojn, mi volonte akceptos komentojn.