Ĉu vi kuiras ĉine?

Se la Tekstaro de Esperanto ekzistus, kiam mi verkis la plej grandan parton de PMEG, mia laboro estus multe pli facila. Tiutempe mi devis serĉi ekzemplojn foliumante paperajn librojn, plejparte nur hazarde trafante taŭgajn lokojn en la verkaro de Zamenhof. Nun tiu parto de la laboro estas ege pli facila. Per la Tekstaro mi povas rapide trovi pli da ekzemploj ol mi bezonas. (Sed mi tamen plu devas retrovi la ekzaktan paĝonumeron en la efektivaj paperaj libroj.)

Tial ankaŭ mia plu daŭranta laborado pri la Tekstaro estas proksime ligita al mia laboro pri PMEG. Mi faras ambaŭ taskojn paralele.

Ĵus mi aldonis al la Tekstaro la romanon “Ĉu vi kuiras ĉine?” verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1976. Vidu la novaĵoliston de la Tekstaro.