Mi nomiĝas Bertilo Wennergren. Mi estas Svedo, sed mi loĝas nun kune kun mia edzino Birke Dockhorn en Sud-Koreujo, en la ĉefurbo Seulo. Parton de la jaro ni tamen loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin en la nordo de la lando.
Mi parolas Esperanton de 1980, kaj mi estas ekde la jaro 2001 membro de la Akademio de Esperanto.
Vi povas vidi pli da bildoj de mi kaj Birke. Krome mi aperas ankaŭ ie kaj tie en la bildoj de la rokbando Persone. Kaj fine ekzistas ankaŭ la blogo de Birke kaj Bertilo, kie de tempo al tempo aperas iom da bildoj.
Mia retpoŝta adreso estas “bertilow” ĉe “gmail.com”.