Novaĵoj kaj ŝanĝoj:
16 Aprilo 2013: Mi ĝisdatigis la klarigojn pri HTML5 forigante ĉiujn menciojn de la nun eksa elemento
hgroup.17 Februaro 2013: Mi aldonis indikon pri la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita al la enhavo de praktike ĉiuj miaj paĝoj en tiu ĉi TTT-ejo. La indiko troviĝas en la piedoteksto de la paĝoj.
19 Junio 2011: Mi publikgis klarigojn pri HTML5 la nova versio de HTML, kiu estas uzata en tiu ĉi TTT-ejo ekde Majo 2011.
17 Majo 2011: Mi transkodis ĉiujn miajn paĝojn al HTML5, la nova versio de HTML kaj kreis novan aspekton de la paĝaro. La transiro estis ne tute simpla. Se iuj paĝoj montriĝos fuŝitaj, mi petas atentigon per retpoŝto: “bertilow” ĉe “gmail.com”.
Samtempe mi iom prilaboris, ĝisdatigis kaj kompletigis miajn paĝojn pri XHTML, interalie forigante kelkajn ne plu validajn konsilojn, aldonante anstataŭe konsilojn, kiuj pli konvenas por la nuna tempo.
25 Januaro 2011: Mi ĝisdatiĝis mian paĝon pri la programaro “OpenOffice”, kiu nun temas ankaŭ pri la parenca programaro “LibreOffice”.
6 Marto 2010: Tiu ĉi paĝaro ekde hodiaŭ loĝas ĉe alia servilo. Espereble la transiro plenumiĝis senerare.
15 Oktobro 2008: Mi lanĉis korektitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio 0.7 funkcias ankaŭ, kiam teksto estas elektita.
14 Oktobro 2008: Mi lanĉis novan plibonigitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 (kaj en pli novaj versioj). Ĝi donas pli belajn anstataŭigojn en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aŭ al la H-sistemo.
- Listo de ĉiuj novaĵoj kaj ŝanĝoj en tiu ĉi TTT-ejo
